Alismaloj
ordo de plantoj
La alismaloj (latine Alismatales) estas planta ordo el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu ordo enhavas 13 familiojn, ĉirkaŭ 170 genrojn kaj preskaŭ 4000 speciojn[1],[2]. La ordo nomiĝas laŭ sia tipa genro alismo[3] (latine Alisma).
Alismaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
alismo Alisma L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiLa alismaloj kreskas sur akvo, en marĉo, aŭ eĉ subakve. La floroj ofte formas infloreskojn. La endospermo mankas en la semoj.
Taksonomio
redakti1/ Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
- Alismataceae Vent. - alismacoj
- Aponogetonaceae Planch. - aponogetonacoj
- Araceae Juss. - arumacoj
- Butomaceae Mirb. - butomacoj
- Cymodoceaceae Vines - cimodoceacoj
- Hydrocharitaceae Juss. - hidrokaritacoj
- Juncaginaceae Rich. - junkagacoj
- Posidoniaceae Vines - pozidoniacoj
- Potamogetonaceae Bercht. & J.Presl - potamogetonacoj
- Ruppiaceae Horan. - rupiaacoj
- Scheuchzeriaceae F.Rudolphi - ŝeŭceriacoj
- Tofieldiaceae Takht. - tofildiacoj
- Zosteraceae Dumort. - zosteracoj
- Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
2/ Laŭ la kvara klasifiko de la Angiosperma Filogeneza Grupo (AGP IV 2016), la ordo alismaloj integrigas plian familion (Maundiaceae) kaj konsistas el la ĉi-subaj 14 familioj:
- Alismataceae alismacoj
- Aponogetonaceae
- Araceae arumacoj
- Butomaceae butomacoj
- Cymodoceaceae
- Hydrocharitaceae hidrokaritacoj
- Juncaginaceae
- Maundiaceae
- Posidoniaceae pozidoniacoj
- Potamogetonaceae
- Ruppiaceae
- Scheuchzeriaceae
- Tofieldiaceae
- Zosteraceae zosteracoj