Decembro de 2015
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2015:
- Inundoj laŭlonge de la tuta monato Novembro okazigis pli ol 300 mortojn, preskaŭ du milionojn da elhejmigitoj kaj ĝeneralaj grandaj perdoj en suda Barato.
- 1-a raŭndo de Francaj regionaj balotoj de 2015.
- Ĝenerala balotado en Venezuelo. Venko de la opozicio al la registaro de Nicolás Maduro.
- Almenaŭ 37 mortoj dum atako de talibanoj al flughaveno de Kandaharo, Afganio.
- Guy Parmelin elektiĝis kiel membro de la Svisa Federacia Konsilio.
- Nova stacidomo Rosa Parks estas inaŭgurata en Parizo omaĝe al samnoma usona virino.
- Almenaŭ 41 policanoj mortintaj post busakcidento en la provinco Salta, Argentino.
- Komenciĝis fabrikado de la aŭto LADA XRAY.
- Iris Mittenaere estas elektita Miss Francio 2016 en Lille.
- Almenaŭ 68 mortintoj pro lukto inter Hutioj kaj registaro en Jemeno.
- Okazas plia teknika paneo en la Nuklea centralo Tihange.
- Terglito en Ŝenĵeno, Ĉinio, okazigas detruon de multaj konstruaĵoj kaj ĉirkaŭ 90 mortojn.
- Ĝenerala balotado en Hispanio: senvenko inter dekstro kaj maldekstro.
- La iraka armeo rekonkeris la urbon Ramadi, ĉefurbo de Gubernio Anbar, proksima al Bagdado, ekde aprilo en teritorio kontrolita de ĝihadistoj de ISIS.
- Ŝtormoj okazigis 40 mortojn kaj enormajn detruojn dum la lastaj tagoj en Suda Usono, ĉefe en Teksaso.