Dinon el Kolofono
antikva helenlingva historiisto
Dinon el Kolofono - malnovgreke simple Δίνων - estis fama helenlingva historiisto. Li vivis en la 4-a jarcento a.K., kaj kiel klare indikas la nomo, li venis de la historia urbo Kolofono (malnovgreke Κολοφών) en antikva Grekio, en la regiono Ionio en Malgrand-Azio. El la sama urbo venis pluraj pliaj famuloj, ekzemple la filozofo Ksenofano kaj la poeto, gramatikisto kaj kuracisto Nikandro de Kolofono.
Dinon el Kolofono | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Colophon |
Morto | en Colophon |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Colophon (en) |
Familio | |
Infano | Kleitarĥo |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto |