Eskadrono

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 30 jun. 2019.

Eskadrono (skadro) estas eta parto ("roto") de kavaleria regimento, komandata de oficiro havanta rangon inter kapitano kaj subkolonelo. Nuntempe ĝi disponas pri 10-20 tankoj. Ĝi ne devas esti konfuzita kun eskadro, kiu estas malgranda grupo en aerarmeo, ofte konsistante el unu aŭ du dekduoj da aviadiloj; en la mararmeo, eskadro estas malgranda aro da militŝipoj.