Fife (Vaŝingtonio)
Fife estas urbo en Kantono Pierce, Vaŝingtonio, Usono. Ĝia loĝantaro nombris 10 999 laŭ la usona censo de 2020. Ĝia poŝta kodo estas 98424, kaj ĝia telefona regiona kodo estas 253. Ĝiaj kodoj laŭ la usonaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-23795 kaj 1512206. La urbo situas entute ene de la Pujalupa Indiana Rezervejo.
Fife | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98424 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 999 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 729 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 14′ N, 122° 22′ U (mapo)47.234444444444-122.35972222222Koordinatoj: 47° 14′ N, 122° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 15,092317 km² ( 150 9.2 317 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fife, Washington [+] | |||
Historio
redaktiEn 1940, oni priskribis jene: "Fife...ĉe vala vojkruciĝo meze de dense loĝata berokultiva kaj legomokultiva distrikto, estas reprezentata de vico de vendejoj, trinkejoj, butikoj, kaj granda, balon-tegmenta dancohalo laŭlonge de la ŝoseo." En 1940 ĝi havis 135 loĝantojn.[1] Fife oficiale municipiĝis la 11-an de februaro, 1957.
Ĝi situas oriente de Takomo, kaj konsistas ĉefe el laŭŝoseaj komercejoj, ekzemple aŭtovendejoj. La apuda loĝkvartalo Fife Heights estas ekster la urblimo.
Fife nomiĝis eble laŭ William J. Fife, konata advokato en Takomo, orserĉinto en Jukonio, iama estro de la Vaŝingtonia milico, kaj subkolonelo dum la filipina insurekcio ().[2]
Geografio
redaktiFife situas ĉe 47° 14′ 4″ N 122° 21′ 35″ U / 47.23444 °N, 122.35972 °U (mapo) (47.234439, -122.359690).
Laŭ la Usona Buroo de la Censo, Fife kovras areon de 14,7 km², el kio preskaŭ ĉiom estas seka tersurfaco kaj nur 0,2 km² estas akva surfaco.
Fife estas tajdebenaĵa komunumo, t.e., la subtera akvostrato troviĝas malpli ol 5 metrojn subtere. Rezulte de tio, dum la tajdo flusas kaj malflusas en Puĝeta Fjordo, ankaŭ partoj de la tera surfaco leviĝas kaj malleviĝas.
Edukado
redaktiLa lerneja distrikto Fife servas lernantojn en la urboj Fife kaj Milton kaj en parto de Edgewood kaj Federal Way. Fife havas unu superan mezlernejon, Fife High School.
Notindaj loĝantoj
redakti- D-ro Mark Emmert, eksuniversitatestro de Universitato de Vaŝingtonio kaj aktuale prezidanto de la National Collegiate Athletic Association
Citaĵoj
redakti- ↑ Washington - A guide to the Evergreen State, WPA American Guide Series, Historia Societo de Vaŝingtonio, 1941
- ↑ Downtown Tacoma Caroline Denyer Gallacci and Ron Karabaich. Arcadia Publishing, 2009
Eksteraj ligiloj
redakti- City of Fife (oficiala urba retejo)
- Fife Public Schools (retejo de la lerneja distrikto)