Hinojosa del Campo
Hinojosa del Campo [inoĤOsa delKAMpo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Hinojosa del Campo estas etimologie komprenebla kiel Fenkolejo de la Kamparo (tiukadre estas du plantoj de fenkoloj en la municipa blazono).
Hinojosa del Campo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42112 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 44′ N, 2° 6′ U (mapo)41.738888888889-2.0986111111111Koordinatoj: 41° 44′ N, 2° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 034 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hinojosa del Campo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 28 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 41 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Pozalmuro (norde), Tajahuerce (okcidente), Pinilla del Campo (sude) kaj Ólvega (oriente).
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares y encinares de Sierra del Madero, okupanta 430 hektarojn, nome 19 % de la teritorio.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 45 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la interesa preĝejo, kun du turoj, unu fare de islamanoj kaj alia fare de kristanoj.
Vidu ankaŭ
redaktiBildoj
redakti-
La cilindra islama turo kaj la sonorilturo
-
La kastela turo kaj la sonorilturo