Poschiavo (komunumaro)
La komunumaro Poschiavo estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Bernino. Ĝi havis 3521 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Poschiavo.
Komunumaro Poschiavo | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Bernino |
Ĉefloko | Poschiavo |
Koordinatoj | 46° 4′ N 9° 3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 9° 3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 191,01 km² |
Loĝantardenseco | 18 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro, kiu teritorie kongruas kun ĝia ununura komunumo situas sude de Berninopasejo en la supra parto de la rivero Poschiavino, alfluanto de Adda. La plej alta punkto de la komunumo estas en nordo la pinto de la monto Piz Palü kun alteco de 3900 m s.m.
Lingvoj
redaktiLa ĉefa lingvo de Poschiavo estas la itala. Parolata estas lombarda dialekto. Laŭ la popolnombrado de 2000 90,45% parolis la italan, 7,91% la germanan, kaj 0,43% la romanĉan. 93% de la loĝantaro estas svisaj civitanoj.
Komunumoj de la komunumaro Poschiavo
redaktiLa komunumaro Poschiavo konsistas (stato en 2011) el nur unu sola komunumo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Poschiavo | 3521 | 191.01 | 3561 | |
Totale | 1 | 3521 | 191,01 |
Historio
redaktiSurbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 estis kreita el la malnova tribunalejo Poschiavo post disiĝo de Brusio la aktuala komunumo kaj komunumaro Poschiavo. La punjurisdikcia kompetento de la komunumaro en la jaro 2001 transiris al la aŭtoritatoj de la distrikto Bernino. Al la komunumaro restas la rajto elekti la deputitan al la granda konsilio de la kantono. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Poschiavo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)