Rivero Jubones
La rivero Jubones (hispane Río Jubones [rio ĥubones]) estas rivero en Ekvadoro. Post vojo kiu plejparte kondukas okcidenten, nur en la lasta parto nordokcidenten, norde de la urbo Machala ĝi enfluas en la Guajakilan Golfon de la Pacifika Oceano, en la plej grandan naturan havenon de la pacifika marbordo de Sudameriko. La rivero havas akvokolektan areon de 4 054 kvadrataj kilometroj.[1]
Rivero Jubones | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ekvadoro |
Akvokolekta areo | 4 054 km² |
Fluo | |
Enfluejo | en la Guajakilan Golfon de la Pacifika Oceano |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Notoj
redakti- ↑ pdf-dokumento "Water Resources Assessment of Ecuador" (angle), paĝo 16. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2012-01-16 .