TGV
TGV ([teʒeve]) (france Train à Grande Vitesse) estas franca altrapideca trajno.
TGV | ||
---|---|---|
registrita marko klaso de vagonara servo rolling stock class (en) | ||
elektrotrajno • servo de pasaĝervagonoj • rapidtrajno | ||
Komenco | 27-a de septembro 1981 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La TGV-trajnojn produktas la franca entrepreno Alstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itinero Parizo-Liono.
La 3-an de aprilo 2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h kiu daŭre validas (japana maglevo havas rekordon de 603 km/h, sed tio ne plu estas tradicia trajno sur reloj [1]).
TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzemple Thalys (Belgio), KTX ( Sud-Koreio), Eurostar (Britio-Belgio-Francio). Acela Express/Avelia Liberty (Usono), Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).
Markonomo Ouigo
redaktiOuigo estas la malmultekosta rapidtrajna servo de SNCF (francaj fervojoj). Tiuj trajnoj havas reduktitajn entrajnajn servojn. La servoj tradicie haltas en malpli okupataj duarangaj stacidomoj, foje ekster la urbocentro[2]. La laŭvorta traduko de la markonomo estas "yes go", sed la nomo ankaŭ aludas la anglan homonimon "we go" (ni iras).
Trajnotipoj
redaktiTrajnotipo | Maksimuma rapido |
Nombro de sidejoj |
Longo | Larĝo | Maso | Povumo (je 25 kV) |
---|---|---|---|---|---|---|
TGV Sud-Est | 270 km/h | 345 | 200, 2 m | 2,81 m | 385 tunoj | 6.450 kW |
TGV Atlantique | 300 km/h | 485 | 237,5 m | 2,90 m | 444 tunoj | 8.800 kW |
TGV Réseau | 300 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 383 tunoj | 8.800 kW |
Eurostar Three Capitals | 300 km/h | 794 | 393.7 m | 2,81 m | 752 tunoj | 12.240 kW |
Eurostar North of London | 300 km/h | 596 | 318.9 m | 2.81 m | 665 tunoj | 12.240 kW |
TGV Duplex | 320 km/h | 512 | 200 m | 2,90 m | 386 tunoj | 8.800 kW |
Thalys PBKA | 300 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 385 tunoj | 8.800 kW |
TGV POS | 320 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 423 tunoj | 9.600 kW |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Japan maglev train sets world record
- ↑ (fr) "SNCF: les TGV low-cost Ouigo désormais au départ de Paris", Business, BFM
Eksteraj ligiloj
redakti