Lobo
Aspekto
Lobo - latine lobus - estas vorto kun tri signifaj variaĵoj el la fakoj anatomio, botaniko kaj arkitekturo:
- En anatomio, temas pri rondforma elstara parto de organo: Ekzemploj estas la loboj de cerebro, de pulmo kaj de hepato. Analogie la lobo de la orelo estas la pendanta malsupro de la orela aŭriklo.
- En botaniko, temas pri pli-malpli rondkontura eltranĉaĵo en la limbo de folio.
- Laŭ la lingvaĵo de arkitekturo, en la rozo de konstruaĵa fasado temas pri ĉiu el la partoj de la cirklo, kiu elstaras el la interno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Komparu, ke trilobuloj (latine trilobita) estis klaso de formortintaj artikuloj el la paleozoika erao, kies korpo estis laŭlonge kaj laŭlarĝe triloba.