[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
(3 mezaj versioj de 2 uzantoj ne montriĝas)
Linio 107:
En Februaro 1917, eksplodis la [[Februara Revolucio]] en Sankt-Peterburgo, renomita [[Petrogrado]] komence de la Unua Mondmilito, ĉar industriaj laboristoj iris al [[striko]] pro manko de manĝaĵoj kaj deterioro de fabrikaj kondiĉoj. La maltrankvilo etendiĝis al aliaj partoj de Rusio, kaj timante, ke li mem estos violente renversita, la caro Nikolao la 2-a abdikis. La Ŝtata Dumao ekkontrolis la landon kaj instalis la [[Portempa Registaro de Rusio|Rusian Provizoran Registaron]] kaj konvertis la Imperion en nova [[Rusa Respubliko]].<ref>Rice 1990, pp. 136–138; Service 2000, p. 253.</ref> Kiam Lenin eksciis pri tio el sia bazo en Svisio, li celebris kun aliaj disidentoj.{{sfn|Service|2000|pp=254–255}} Li decidis reveni al Rusio por ekkontroli la Bolŝevikojn, sed trovis, ke plej el la trapasejoj al la lando estis blokitaj pro la pliiĝanta konflikto. Li organizis planon kun aliaj disidentoj por negocadi pasadon por ili tra Germanio, kun kiu Rusio estis tiam militanta. Komprenante, ke tiuj disidentoj okazigos problemojn al siaj Rusiaj malamikoj, la germana registaro konsentis, ke 32 rusaj civitanoj veturu en sigelita [[trajno]] tra ties teritorio, inter ili Lenin kaj lia edzino.<ref>Fischer 1964, pp. 109–110; Rice 1990, p. 139; Pipes 1990, pp. 386, 389–391; Service 2000, pp. 255–256; White 2001, pp. 127–128.</ref> La grupo veturis trajne el Zuriko al [[Sassnitz]], kaj sekvis prame al [[Trelleborg]], Svedio, kaj el tie al la norda landlimo inter [[Haparanda]] kaj [[Tornio]] kaj poste al [[Helsinki]] antaŭ la fina trajno al Petrogrado maskite.<ref>Fischer 1964, p. 110–113; Rice 1990, pp. 140–144; Pipes 1990, pp. 391–392; Service 2000, pp. 257–260.</ref>
 
[[Dosiero:The locomotive M-293, which in August 1917 Lenin went to Finland.JPG|eta|maldekstra|upright|La lokomotivo kiu pelis la trajnon per kiu Lenin alvenis en la [[Sankt-Peterburg-Finljandskij (stacidomo)|Finnlanda Stacio]] de Petrogrado en Aprilo 1917 ne estis konservita. La lokomotivo #293, per kiu Lenin eskapis al Finnlando kaj poste revenis al Rusio en tiu sama jaro, utilis kiel permanenta ekspozicio, instalita sur platformo en la stacio.{{sfn|Merridale|2017|p=ix}}]]
 
Alveninta al la [[Sankt-Peterburg-Finljandskij (stacidomo)|Finnlanda Stacio]] de Petrogrado en Aprilo, Lenin diskursis al siaj Bolŝevikaj subtenantoj kondamnante la Provizoran Registaron kaj denove alvokante al kontinent-ampleksa Eŭropa proletara revolucio.<ref>Fischer 1964, pp. 113, 124; Rice 1990, p. 144; Pipes 1990, p. 392; Service 2000, p. 261; White 2001, pp. 131–132.</ref> Dum la venontaj tagoj, li parolis en Bolŝevikaj kunsidoj, atakante tiujn kiuj deziris reamikigon kun la Menŝevikoj kaj publikigante siajn "[[Aprilaj tezoj|Aprilajn Tezojn]]", skizo de liaj planoj por la Bolŝevikoj, kiujn li estis verkanta dum la veturo el Svisio.<ref>Pipes 1990, pp. 393–394; Service 2000, p. 266; White 2001, pp. 132–135; Read 2005, pp. 143, 146–147.</ref> Li publike kondamnis kaj la Menŝevikojn kaj la Social-Revoluciulojn, kiuj estis dominantaj en la influa [[Petrograda Soveto]], pro iliaj subtenoj al la Provizora Registaro, denoncante ilin kiel perfiduloj al la socialismo. Konsiderante la registaron kiel ĝuste imperiista same kiel la carisma reĝimo, li proponnis tujan pacon kun Germanio kaj Aŭstri-Hungario, regadon fare de la [[soveto]]j, la ŝtatigon de la industrio kaj la bankoj, kaj la ekspropriigon de la tero fare de la ŝtato, ĉio kun la intenco establi proletaran registaron kaj pluigi al socialisma societo. Kontraste, la Menŝevikoj kredis, ke Rusio ne estis sufiĉe disvolvigita por la transiro al socialismo kaj akuzis Leninon pro la klopodoj meti la novan Respublikon en interna milito.<ref>Service 2000, pp. 266–268, 279; White 2001, pp. 134–136; Read 2005, pp. 147, 148.</ref> Dum la venontaj monatoj, li kampanjis por siaj politikoj, partoprenis en la kunsidoj de la Bolŝevika Centra Komitato, fekunde verkis por la Bolŝevika gazeto ''[[Pravda]]'', kaj faris publikajn diskursojn en Petrogrado kun la celo konverti laboristojn, soldatojn, maristojn, kaj kamparanojn al sia idearo.<ref>Service 2000, pp. 267, 271–272; Read 2005, pp. 152, 154.</ref>
 
Sentante kreskantan frustracion inter siaj Bolŝevikaj subtenantoj, Lenin sugestis armitan politikan manifestacion en Petrogrado por testi la reagon de la registaro.<ref>Service 2000, p. 282; Read 2005, p. 157.</ref> pro sia deteriorata sano, li lasis la urbon por rekuperiĝi en la finna vilaĝo Neivola.<ref>Pipes 1990, p. 421; Rice 1990, p. 147; Service 2000, pp. 276, 283; White 2001, p. 140; Read 2005, p. 157.</ref> La armita Bolŝevika manifestacio, nome [[Juliaj tagoj]], okazis kiam Lenin forestis, sed sciante, ke la manifestaciantoj estis violente subpremitaj de la registaraj fortoj, li revenis al Petrogrado kaj alvokis por reveni al trankvileco.<ref>Pipes 1990, pp. 422–425; Rice 1990, pp. 147–148; Service 2000, pp. 283–284; Read 2005, pp. 158–61; White 2001, pp. 140–141; Read 2005, pp. 157–159.</ref> Responde al la violento, la respublika registaro ordonis la areston de Lenin kaj de aliaj elstaraj Bolŝevikoj, atakis iliajn oficejojn, kaj publike akuzis lin kiel germana ''[[agent provocateur]]''.<ref>Pipes 1990, pp. 431–434; Rice 1990, p. 148; Service 2000, pp. 284–285; White 2001, p. 141; Read 2005, p. 161.</ref> Evitante areston, Lenin kaŝiĝis en serio de Petrogradaj sekurejoj.<ref>Fischer 1964, p. 125; Rice 1990, pp. 148–149; Service 2000, p. 285.</ref> Timante, ke li povus esti murdita, Lenin kaj la kolega veterana Bolŝeviko [[Grigori Zinoviev]] eskapis el Petrogrado maskite, kaj relokiĝis en Razliv.<ref>Pipes 1990, pp. 436, 467; Service 2000, p. 287; White 2001, p. 141; Read 2005, p. 165.</ref> Tie, Lenin ekverkis libron kiu estos ''[[Ŝtato kaj Revolucio]]'', nome ekspono pri kiel li kredis, ke la socialisma ŝtato disvolviĝos post la proletara revolucio, kaj kiel ekde tiam la ŝtato laŭgrade malfortiĝos, lasante [[Komunisma socio|pure komunisman socion]].<ref>Pipes 1990, pp. 468–469; Rice 1990, p. 149; Service 2000, p. 289; White 2001, pp. 142–143; Read 2005, pp. 166–172.</ref> Li plue proponis Bolŝevik-regatan armitan insurekcion por renversi la registaron, sed dum sekreta kunsido de la centra komitato de la partio tiu ideo estis malakceptita.{{sfn|Service|2000|p=288}} Lenin tiam iris kaj trajne kaj piede al Finnlando, alvenis en Helsinki la 10-an de Augusto, kaj tie li kaŝiĝis en sekuraj domoj de Bolŝevikaj simpatiantoj.<ref>Pipes 1990, p. 468; Rice 1990, p. 150; Service 2000, pp. 289–292; Read 2005, p. 165.</ref>
Linio 218:
Lenin kredis, ke la [[reprezenta demokratio]] de kapitalistaj landoj donis iluzion de demokratio dum retenas la hegemonion de la "diktatoreco de la burĝaro"; priskribante la sistemon de reprezenta demokratio de Usono, li referencis al la "spektaklaj kaj sensignifaj dueloj inter du burĝaj partioj", ambaŭ el kiuj estas estritaj de "ruzaj multmilionuloj" kiuj ekspluatas la usonan proletaron.{{sfn|Rice|1990|p=121}} Li kontraŭis [[liberalismo]]n, montrante ĝeneralan antipation al [[libereco]] kiel valoro,{{sfn|Volkogonov|1994|p=471}} kaj kredis, ke la liberecoj de liberalismo estas fraŭdaj ĉar ĝi ne liberigas laboristojn el la kapitalisma ekspluatado.{{sfn|Shub|1966|p=443}}
 
Lenin deklaris, ke la "Soveta regado estas multajn milionojn de fojoj pli demokrata ol plej demokrat-burĝa respubliko", kiu fakte estas simple "demokratio por riĉuloj."<ref>Fischer 1964, p. 310; Shub 1966, p. 442.</ref> Li rigardis sian "diktatorecon de la proletaro" kiel demokrata ĉar, li postulis, ĝi konsistis en la elekto de reprezentantoj de [[soveto]]j, nome laboristoj kiuj elektas siajn proprajn funckiulojnfunkciulojn, kaj en regula rotacio kaj engaĝiĝo de ĉiuj laboristoj en la administracio de la ŝtato.{{sfn|Sandle|1999|pp=36–37}} La lenina kredo pri kiel aspektu proletara ŝtato tamen devojiĝis el tio adoptita de la marksista ĉeftendenco; eŭropaj marksistoj kiel Kautsky defendis demokratie elektitajn parlamentajn registarojn en kiu la proletararo havu majoritaton, dum Lenino alvokis al forta, centrigita ŝtata aparato kiu ekskludu ajnan partoprenon el la burĝaro.{{sfn|Ryan|2012|p=19}}
 
Lenin estis [[internaciismo (politiko)|internaciisto]] kaj forta subtenanto de la [[monda revolucio]], konsiderante landlimojn kiel eksmoda koncepto kaj [[naciismo]]n distra devojigo por la klasbatalo.<ref>Fischer 1964, p. 54; Shub 1966, p. 423; Pipes 1990, p. 352.</ref> Li kredis, ke en socialisma socio, la landoj de la mondo neeviteble kuniĝos kaj tio rezultos en unusola [[monda registaro]].{{sfn|Fischer|1964|pp=88–89}} Li kredis, ke tiu socialisma ŝtate bezonos esti centrigita, [[Unueca ŝtato|unueca]], kaj konsideris [[federismo]]n kiel burĝa koncepto.<ref>Fischer 1964, p. 87; Montefiore 2007, p. 266.</ref> En siaj verkoj, Lenin eksponis [[Kontraŭimperiismo|kontraŭimperiismajn]] ideojn kaj asertis, ke ĉiuj landoj meritis "la rajton de mem-determinado."{{sfn|Fischer|1964|p=87}} Li subtenis la [[naciliberiga milito|militojn de nacia liberigo]], akceptante, ke tiaj konfliktoj povus esti necesaj por ke minoritata grupo elrompu el [[socialisma ŝtato]], ĉar socialismaj ŝtatoj ne estas "sanktaj aŭ sekuritaj kontraŭ eraroj aŭ malfortecoj."{{sfn|Fischer|1964|pp=91, 93}}
Linio 225:
 
== Heredo ==
La biografistobiografiisto Volkogonov asertis, ke "malfacile povas esti alia homo en la historio kiu sukcesis tiom profunde ŝanĝi socion je tiom alta skalo."{{sfn|Volkogonov|1994|p=326}} La lenina administracio metis la kadron por la regosistemo kiu regadis en Rusio dum sep jardekoj kaj havigis la modelon por postaj komunist-regataj ŝtatoj kiuj atingis kovri unu trionon de la loĝata mondo meze de la 20-a jarcento.{{sfn|Service|2000|p=391}} Kiel rezulto, la influo de Lenin estis tutonda.{{sfn|Volkogonov|1994|p=259}} Polemikiga figuro, Lenin restas kaj insultata kaj adorata,{{sfn|Ryan|2012|p=3}} figuro kiu estis kaj idoligita kaj demonigita.{{sfn|Read|2005|p=284}} Eĉ ankoraŭ dum sia vivodaŭro, Lenin "estis amata kaj malamata, admirata kaj malaprezata" fare de diversaj sektoroj de la rusa popolo.{{sfn|Fischer|1964|p=414}} Tio etendiĝis al akademiaj studoj pri Lenin kaj la Leninismo, kiuj estis ofte polusigitaj depende de la politikaj devenlinioj.{{sfn|Liebman|1975|pp=19–20}}
 
[[Dosiero:Lenin-statue-in-Berlin.jpg|eta|upright|maldekstra|Statuo de Lenin starigita de la orientgermana marksista–leninista registaro en la centra placo Leninplatz en [[Orienta Berlino]], [[Orienta Germanio]] (forigita en 1992 kaj la placo renomita).]]
Linio 233:
En la okcidenta mondo, biografoj ekverkis pri Lenin tuj post lia morto; kelkaj kiel [[Christopher Hill]] estis simpatiaj al li, kaj aliaj kiel Richard Pipes kaj Robert Gellately esprimiĝis malamike. Kelkaj postaj biografoj kiel Read kaj Lars Lih klopodis eviti fari ĉu malamikajn ĉu pozitivajn komentojn pri li, tiel evitante politikigitajn stereotipojn.<ref>Lee 2003, p. 14; Ryan 2012, p. 3.</ref> Inter simpatiantoj, li estis portretita kiel farinta aŭtentajn alĝustigojn de la marksisma teorio kiuj ebligis kongruon kun la partikularaj soci-ekonomiaj kondiĉoj.{{sfn|Lee|2003|p=14}} La soveta vidpunkto karakterizis lin kiel homo kiu agnoskis la historiajn neeviteblaĵojn por helpi la okazigon de la neeviteblaĵoj.{{sfn|Lee|2003|p=123}} Inverse, la majoritato de okcidentaj historiistoj perceptis lin kiel persono kiu manipulis la okazaĵojn por atingo kaj poste reteni politikan povon, krome konsiderante liajn ideojn kiel klopodoj por ideologie justigi siajn praktikajn politikojn.{{sfn|Lee|2003|p=123}} Pli ĵuse, reviziistoj kaj en Rusio kaj en Okcidento fokusigis la efikon kiun la antaŭ-ekzistantaj ideoj kaj la popularaj premoj okazigis sur Lenin kaj sur liaj politikoj.{{sfn|Lee|2003|p=124}}
 
Variaj historiistoj kaj biografoj karakterizis la administracion de Lenin kiel [[Totalismo|totalisma]],<ref>Fischer 1964, p. 516; Shub 1966, p. 415; Leggett 1981, p. 364; Volkogonov 1994, pp. 307, 312.</ref> kaj kiel policeca ŝtato,{{sfn|Leggett|1981|p=364}} kaj multaj priskribis ĝin kiel unu-partia diktatoreco.<ref>Lewin 1969, p. 12; Rigby 1979, pp. x, 161; Sandle 1999, p. 164; Service 2000, p. 506; Lee 2003, p. 97; Read 2005, p. 190; Ryan 2012, p. 9.</ref> Kelkaj tiaj fakuloj priskribis Lenin kiel diktatoro;<ref>Fischer 1964, p. 417; Shub 1966, p. 416; Pipes 1990, p. 511; Pipes 1996, p. 3; Read 2005, p. 247.</ref> Ryan asertis, ke li estas "ne diktatoro en la senco ke ĉiuj liaj rekomendoj estis akceptitaj kaj plemumitajplenumitaj", kaj multaj el liaj kolegoj malkonsentis kun li pri diversaj aferoj.{{sfn|Ryan|2012|p=1}} Fischer notis, ke dum "Lenin estis diktatoro, [li estis] ne la tipo de diktatoro kiu Stalin poste iĝis."{{sfn|Fischer|1964|p=524}} Volkogonov kredis, ke dum Lenin establis "diktaturon de la Partio", estos nur sub Stalin kiam Sovetunio iĝis la "diktaturo de unu homo."{{sfn|Volkogonov|1994|p=313}}
 
Inverse, variaj marksistaj fakuloj, inter kiuj okcidentaj historiistoj Hill kaj John Rees, argumentis kontraŭ la vidon ke la regado de Lenin estis diktaturo, rigardante ĝin anstataŭe kiel neperfekta vojo konservi elementojn de demokratio sen kelkaj el la procezoj troveblaj en la liberaldemokrataj ŝtatoj.{{sfn|Lee|2003|p=120}} Ryan kontraŭas ke la maldekstra historiisto Paul Le Blanc "faras tre validan punkton ke la personaj kvalitoj kiuj kondukis Lenin al brutalaj politikoj ne estis necese pli fortaj ol ĉe kelkaj el la gravaj okcidentaj estroj de la dudeka jarcento."{{sfn|Ryan|2012|p=191}} Ryan subtenas ankaŭ, ke por Lenin revolucia violento estas nur rimedo por celo, nome la establado de socialisma, eventuale komunista mondo — nome mondo sen violento.{{sfn|Ryan|2012|p=184}} Historiisto [[J. Arch Getty]] asertis, "Lenin meritas multan laŭdon pro la nocio ke malriĉuloj povas heredi la teron, ke povas esti politika movado bazita sur sociala justico kaj egaleco."{{sfn|''Biography''}} Kelkaj maldekstraj intelektuloj, inter ili [[Slavoj Žižek]], [[Alain Badiou]], Lars T. Lih, kaj Fredric Jameson, defendas la revivigon de la nekompromisa revolucia spirito de Lenin por fronti tiutempajn tutmondajn problemojn.<ref>Ryan 2012, p. 3; Budgen, Kouvelakis & Žižek 2007, pp. 1–4.</ref>