Ŝvito
Ŝvito estas sekrecio, kiun ellasas homo, kiam li ŝvitas. La biologia funkcio estas malvarmigo de la korpo per elvaporigo. Ŝvito estas akveca, senkolora kaj salgusta likvo sekreciata de subhaŭtaj glandoj. Ĝi elfluetas el la haŭtoporoj. Plej ofte, oni ŝvitas kiam oni estas nervoza, oni korpekzercas, aŭ dum kelkaj malsanulaj kondiĉoj (kiel Korinfarkto).
Kompozicio
redaktiLa kompozicio de ŝvito varias de unu individuo al la alia, laŭ la temperaturo, la alklimatiĝo, la laborplenumo kaj la nutraĵo. Kutime ŝvito enhavas la jenajn elementojn:
- akvo (ĉirkaŭ 99 %)
- natria klorido (salo, ĉirkaŭ 1 %)
- aliaj ne-organaj saloj
- karbonacida diamido
- urinacido
- grasacidoj kiel ekzemple formika acido aŭ butera acido
- aminoacidoj
- amoniako
- sukero
- lakta acido
- askorbata acido (vitamino C)
- ĥolesterolo
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri ŝvito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kiu ŝvitas, tiu profitas. ” „ Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. ” „ Pli bone estas ŝviti ol tremi. ”
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Quarks & Co: Nia ŝvito Arkivigite je 2006-09-09 per la retarkivo Wayback Machine germane