Šumperk
Šumperk estas distrikta urbo de Ĉeĥio, en kiu loĝas 24 969 loĝantoj (2024). La urbo situas en norda Moravio kaj ĝi estas elirejo al montaro Jeseníky.
Šumperk | |||
germane Mährisch Schönberg | |||
urbo | |||
Ĉefavenuo en Šumperk
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Šumperk | |||
Kromnomo: Pordego al Jeseníky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Šumperk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Hanuŝovica montetaro | ||
Rivero | Desná | ||
Situo | Šumperk | ||
- alteco | 330 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 09″ N 16° 58′ 16″ O / 49.96917 °N, 16.97111 °O (mapo) | ||
Areo | 27,91 km² (2 791 ha) | ||
Loĝantaro | 24 969 (2024) | ||
Denseco | 894,63 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1281 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 787 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 523704 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 30 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Šumperk | |||
Retpaĝo: www.musumperk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohdíkov, Bludov, Nový Malín, Vikýřovice, Bratrušov, Rejchartice, Dolní Studénky, Rapotín kaj Ruda nad Moravou.
Historio
redaktiŠumperk estis fondita komence de la 70-aj jaroj de la 13-a jarcento, sed la unua mencio el la jaro 1281 parolas pri ĝi kiel pri la urbo. Fine de la 14-a jarcento la urbo akiris multajn privilegiojn kaj je cent jaroj pli malfrue (1496) ĝi fariĝas posedaĵo kaj pli malfrue sidejo de Žerotín-anoj. Al la tempo de ilia regado rememorigas restaĵoj de ŝtonaj remparoj. Šumperk prosperis ankaŭ kiel reĝa kamera urbo. Post batalo sur Blanka Monto kaj post gravaj damaĝoj dum la tridekjara milito, kaŭzitaj de la sveda soldataro, fariĝis en la tempo de dura rekatoligo kaj germanigo ties administrantoj ĝis la jaro 1848 Lichtenštejn-anoj. Ĝis la 2-a duono de la 17-a jarcento estas de tie konataj sorĉistaj procesoj. Nur fondado de teksmanufakturoj alportis al la urbo disvolviĝon, pli malfrue estis fondataj fabrikoj, kiuj komune kun maŝinindustriaj uzinoj kaj uzinoj por prilabori lignon ŝanĝis la urbon en modernan industrian urbon. En la 2-a duono de la 19-a jarcento kontribuis al kresko de la urbo malfondo de la remparoj kaj la urbaj portaloj, same kiel alfikso al fervojlinio kaj ĝia disvastiĝo al montaro Jeseníky.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 285 |
1880 | 8 562 |
1890 | 13 331 |
1900 | 11 636 |
1910 | 13 329 |
1921 | 16 006 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 15 718 |
1950 | 17 192 |
1961 | 19 266 |
1970 | 23 683 |
1980 | 31 873 |
1991 | 30 422 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 29 490 |
2014 | 26 806 |
2016 | 26 478 |
2017 | 26 305 |
2018 | 26 151 |
2019 | 25 957 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 25 836 |
2021 | 25 182 |
2022 | 24 910 |
2023 | 25 061 |
2024 | 24 969 |
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo - triala, origine renesanca konstruaĵo supozeble el 1496-1504; rekonstruita en klasikisma stilo en tri etapoj en duono de la 19-a jarcento
- Eksa dominikana monaĥejo kun monaĥeja preĝejo de Anunciacio de Virgulino Maria - frubaroka monaĥejo el la 2-a duono de la 17-a jarcento kun gotika kerno, adaptita en la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento
- Secesia preĝejo de Sankta Johano la Baptisto - ununava frubaroka preĝejo kun origina kerno el la 13-a jarcento, konstruita post incendio de la urbo en 1669, adaptita en 1769
- Preĝejo de Sankta Barbara - ununava baroka preĝejo el 1753-1755 kun valora pentroornamo
- Malnovkatolika preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto - secesia konstruaĵo el komenco de la 20-a jarcento
- Resto de la urba muregaro el periodo post 1496
- Urbodomo sur la ĉefplaco, konstruita en 1909 - 1911 en stilo de saksa novrenesanco kun secesiaj detaloj
- Patrujscienca muzeo - konstruaĵo en empira kaj novrenesanca stilo situanta en la urba parko
- Teatro Šumperk
- Urbanaj domoj en renesanca kaj baroka stiloj
- Baroka pesta kolono kun statuaro el 1719
Ĉirkaŭaĵo
redaktiEn la ĉirkaŭaĵo de la urbo situas grava banloko Velké Losiny kaj malpli granda banloko Bludov. Norde de la urbo estas en romantika pejzaĝo Městské skály (Urba rokaro) kun rokaj kreaĵoj.
Partneraj urboj
redaktiNaskiĝintoj en Šumperk
redakti- Roman Karl Scholz, pastro kaj kontraŭfaŝisto
Esperanto en Šumperk
redaktiEn la urbo aktivas Esperanto-klubo, kiu havas propran retpaĝaron - vidu en Eksteraj ligiloj.
En jaro 2011 okazis en Šumperk kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, detalojn vidu ĉi tie.