190-aj jaroj a.K.

jardeko
190-aj jaroj a.K.180-aj jaroj a.K.170-aj jaroj a.K.160-aj jaroj a.K.150-aj jaroj a.K.140-aj jaroj a.K.130-aj jaroj a.K.120-aj jaroj a.K.110-aj jaroj a.K.100-aj jaroj a.K.

La 190-aj jaroj a.K., do la 190-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:

Eventoj

redakti
  • Levantenio: Antioko la 3-a, estro de la helenisma Seleŭkia Imperio, konkeris Judion kaj Sirion, de la same helenisma ptolemea Egiptio, alianciĝinta kun Romio.
  • Antikva Grekio: Post lia elekto kiel konsulo, Titus Quinctius Flamininus estas elektita por anstataŭigi Publius Sulpicius Galba Maximus kiel la gvida generalo de la Romia Respubliko en historia greka regiono Makedonio. Li tiam movigas sian armeon al Makedonio. Flamininus ekkomprenas ke estonta paco dependas de rompado de la potenco de reĝo Φίλιππος, Filippos, Filipo la 5-a de Makedonio, ne simple humiligado de li. Li certigas la subtenon de la Ligo aĥea (greke Αχαϊκή Συμπολιτεία / Aĥajki Simpolitia, latine Foedus Achaicum), federacio de peloponezaj ŝtatoj ekde -208, kaj tiam malfermas pacnegocadojn kun Filipo ĉe Niceo ('Νίκαια) en la centra greka regiono Lokriso (antikve greke Λοκρίς). Kvankam pacproponoj estas prezentitaj al la Romia Senato, la interparoloj malfunkcias, kaj batalado rekomenciĝas: Fine la legio de Titus Quinctius Flamininus sukcesas puŝi la armeon de Filipon la 5-an el la plej granda parto de Antikva Grekio, krom kelkaj fortikaĵoj. Ĝi tiam venkas la soldataron de Filipon la 5-an en la batalo de la Aous de -198, proksime de moderna urbo Tepelenë en Albanio.
 
la antikva vojo Via Appia

La urbo Brindisi estis ligita al Romo per prilongigo de Via Appia.