1965
jaro
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
19-a jarcento |
20-a jarcento
| 21-a jarcento
| ►
◄ |
1930-aj jaroj |
1940-aj jaroj |
1950-aj jaroj |
1960-aj jaroj
| 1970-aj jaroj
| 1980-aj jaroj
| 1990-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1961 |
1962 |
1963 |
1964 |
1965
| 1966
| 1967
| 1968
| 1969
| ►
| ►►
1965 estis normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
1965 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 1965 MCMLXV |
Ab urbe condita | 2718 |
Armena kalendaro | 1414 ԹՎ ՌՆԺԴ |
Bahaa kalendaro | 121 – 122 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2020 – 2021 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1887 – 1888 |
- Kalijugo | 5066 – 5067 |
Budhisma kalendaro | 2509 |
Ĉina kalendaro | 4601 / 4661 – 4602 / 4662 甲辰 – 乙巳 |
Etiopa kalendaro | 1957 – 1958 |
Franca respublika kalendaro | 173 - 174 CLXXIII -CLXXIV |
Hebrea kalendaro | 5725 – 5726 |
Holocena kalendaro | 11965 |
Irana kalendaro | 1343 – 1344 |
Islama kalendaro | 1384 – 1385 |
- Imperia jaro | Kōki 2625 (皇紀2625年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 11965 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4298 |
Tajlanda suna kalendaro | 2508 |
En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah Ghanem.
- Edwin Burg kaj Roberto Passos Nogueira eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles de Gaulle estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutu Sese Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.
- Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo estas fondita
Naskiĝoj
redakti- 1-a de januaro: Margareta Handzlik, pola esperantisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento
- 14-a de januaro: Ŝamil Basajev, islamisto, teroristo (m. 2006)
- 10-a de aprilo: Francis Kéré, burkina arkitekto
- 14-a de aprilo: Matsumoto Yukihiro, programisto de programlingvo Ruby
- 23-a de majo: Tom Tykwer, germana filmreĝisoro
- 2-a de junio: Jim Knipfel, usona verkisto
- 10-a de junio: Veronica Ferres, germana aktorino
- 23-a de julio: Milan Ohnisko, ĉeĥa poeto
- 31-a de julio: J. K. Rowling, brita verkistino
- 11-a de aŭgusto: Viola Davis, usona aktorino
- 17-a de aŭgusto: Jasono, norvega bildstriisto
- 21-a de aŭgusto: Miĥail Kuznecov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 23-a de aŭgusto: Roger Avary, kanada reĝisoro
- 21-a de novembro: Björk, islanda kantistino
- 3-a de decembro: Katarina Witt, germana artosketistino
- 13-a de decembro: María Dolores de Cospedal García, hispana politikistino
- 31-a de decembro: Gong Li, ĉina aktorino
Mortoj
redakti- 24-a de januaro: Winston Churchill, ĉefministro de Britio (n. 1874)
- 21-a de februaro: Malcolm X, usona civilrajta aktivisto (n. 1925)
- 28-a de julio: Edogawa Ranpo, japana krimromanisto (n. 1894)
- 17-a de aŭgusto: Le Corbusier, svisa modernisma arkitekto (n. 1887)
- 5-a de aŭgusto: Aksel Sandemose, dana/norvega verkisto (n. 1899)
- 4-a de septembro: Albert Schweitzer, germana teologo (n. 1875)
- 28-a de septembro: Sándor Rónai, hungara politikisto (n. 1892)
- 16-a de decembro: William Somerset Maugham, brita verkisto (n. 1874)