Kvara Laterana koncilio

(Alidirektita el 4-a laterana koncilio)

La Kvara Laterana Koncilio estis la plej signifa koncilio de la mezepoko. Ĝi kunvokiĝis per la papa dokumento Vineam Domini Sabaoth de papo Inocento la 3-a de la 19-a de aprilo 1213 kaj okazis dum novembro 1215 en la papa palaco Laterano de Romo. Temis pri la dekdua ekumena koncilio de la katolika eklezio.

Kvara Laterana koncilio
ekumena koncilio
koncilioj de Laterano Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 11-a de novembro 1215 vd
Fino 30-a de novembro 1215 vd
Antaŭe Tria Laterana Koncilio vd
Poste Unua Koncilio de LionoKvina Laterana Koncilio vd
Geografia situo 41° 53′ 12″ N, 12° 30′ 19″ O (mapo)41.886712.5053Koordinatoj: 41° 53′ 12″ N, 12° 30′ 19″ O (mapo)
Kvara Laterana koncilio (Italio)
Kvara Laterana koncilio (Italio)
DEC
Map
Kvara Laterana koncilio
vdr
Kvara Laterana Koncilio
koncilia dato 11-a ĝis 30-a de novembro 1215
akceptita de la katolika eklezio
antaŭa koncilio Tria Laterana Koncilio
posta koncilio Unua koncilio de Liono
kunvokita de papo Inocento la 3-a
prezido papo Inocento la 3-a
partopreno 71 patriarkoj kaj metropolitooj, 412 episkopoj, 900 abatoj, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj
temoj Kontraŭ instruoj de herezuloj (Joakimo de Fiore, Kataroj kaj Valdenanoj); klerikulara disciplino; doktrino de la Triunuo; termino "transsubstanciiĝo"; gvida rolo de Romo; krucmilito
konciliaj dokumentoj 70 kanonoj kaj dekretoj pri krucmilito
vdr

La koncilio jam elstaras pro la nombro kaj geografia deveno de la partoprenantoj: Ĉeestis 71 patriarkoj kaj metropolitooj, inkluzive de la latinaj patriarkoj de Jerusalemo kaj Konstantinopolo (pro la krucmilita konkero de Konstantinopolo dum la jaro 1204 proteste forrestis preskaŭ ĉiuj reprezentantoj de la greke ortodoksa eklezio), krome 412 episkopoj kaj 900 abatoj, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj. La ortodoksaj patriarkoj de Antiokio kaj Aleksandrio estis reprezentitaj per senditoj, same la reĝo kaj pli posta Frederiko la 2-a de la Sankta Romia Imperio, la imperiestro de la latina regno de Konstantinopolo Henriko, kaj la reĝoj de Francio, Anglio, Aragono, Hungario, Kipro kaj Jerusalemo. La nombro de okcidentaj senditoj multoble superis tiun de la proksimume 20 orientaj latinaj senditoj.

Deklaritaj celoj de la papo estis la defendo de la katolika kredo kontraŭ la minaco de pluraj herezaj movadoj (precipe Joakimo de Fiore, Kataroj kaj Valdenanoj), la subteno al la krucmilitaj ŝtatoj en Palestino post la malsukcesa Kvara Krucmilito de la jaro 1204 (vidu la artikolon pri la Reĝlando Jerusalemo), kaj la konfirmo de la eklezia libero en la disputo pri investituro, do la demando ĉu la papo aŭ ĉu nobeloj enpostenigas novan imperiestron.

La papo prezentis al la koncilio sepdek jam prete elformulitajn dekretojn kun dogmoj, disciplinigaj decidoj, agoj kontraŭ herezuloj kaj la kondiĉoj de posta krucmilito.

La anoj de la koncilio mem povis kontribui malmulte pli ol solene jesi al la prezentitaj dekretoproponoj. La akceptitaj dekretoj iĝis parto de la eklezia leĝaro Liber Extra kaj plejgrandparte estis realigitaj en la unuopaj eŭoropaj partoj de la katolika eklezio.

Dekretoj

redakti

Inter la konciliaj dekretoj estas:

  • Kredokonfeso (kanono 1), kiu inter aliaj doktrinoj:
    • deklaras (kontraŭ la dualismo de la kataroj) ke Dio kreis ne nur la homan spiriton sed ankaŭ la korpon kaj ke li kreis bonaj la diablon kaj la aliajn demonojn, kiuj siavole fariĝis malbonaj;
    • diras ke en la eŭkaristio la pano transsubstanciiĝas en la korpo de Kristo kaj la vino en lia sango.
  • Kondamno de la instruoj de Joakimo de Fiore pri la Triunuo (kanono 2)
  • Personoj pruvita kulpaj de herezo devas esti transdonitaj al la sekulara reganto por esti punitaj. Tiujn, kontraŭ kiuj ekzistas suspekto oni ekskomuniku kaj, se ankoraŭ post jaro ili rifuzas montri ke ili akceptas la katolikan kredo, oni konsideru ilin ilin herezuloj. Regantojn kiuj obstine ne liberas sian teritorion de herezuloj oni rajtas anstataŭigi. (kanono 3)
  • Admono al grekaj sacerdotoj sin deteni de agoj kiaj trakti kiel malpuraj tiujn altarojn, ĉe kiuj sacerdotoj latinaj celebris la meson, aŭ rebapti personojn baptitajn de sacerdotoj latinaj.(kanono 4)
  • Konfirmo de privilegioj de la kvar episkopujoj (tiam okupitaj de latinoj) al kiuj la imperiestro Justiniano la 1-a atribuis la titolon de patriarkujo, laŭ la precedencordo (post Romo): Konstantinopolo, Aleksandrio, Antiohhio, Jerusalemo. (kanono 5)
  • Kie en la sama urbo aŭ diocezo vivas popoloj de diversaj ritoj aŭ lingvoj, tie la episkopo devas provizi konvenan pastron por ĉiu grupo. (kanono 9)
  • Starigo de lernejoj por klerikuloj kaj malriĉuloj ĉe ĉiu katedralo kaj ĉe tiuj aliaj preĝejo, kiuj disponas de sufiĉaj financrimedoj. (kanono 11)
  • Malpermeso fondi novajn religiajn ordenojn: kiuj volis fondi nova komunumon elektu unu inter la ekzistantaj regularojn (kanono 13)
  • Klerikuloj, se malĉastaj aŭ ebriemaj, devas esti punitaj (kanonoj 14 kaj 15). Al ili estas malpermesitaj la ĉasado kaj la birdokaptado (kanono 15). Ili ne vizitu teatrajn prezentojn aŭ similajn spektaklojn kaj ne portu luksajn vestojn (kanono 16). En neniu maniero ili darfas partopreni juĝojn aŭ aliajn procedojn kiu importas morton (kanon 18).
  • Ĉiu kristano ekde la raciaĝo konfesu ĉiujn siajn pekojn almenaŭ unufoje jare al sia paroĥestro kaj ricevu la eŭkaristion almenaŭ je la Pasko. (kanono 21)
  • Judoj kaj islamanoj estu facile distingeblaj de kristanoj per siaj vestoj. (kanono 68)

Al la kanonoj oni almetis serion de dekretoj pri alvoko de nova krucmilito al la "Sankta Lando" Palestino, kiu pro la posta morto de la papo ne realiĝis.

La koncilio krome konfirmis la altrangigon de Frederiko la 2-a al la reĝo de la Sankta Romia Imperio.

Eksteraj ligiloj

redakti