6-a jarcento a.K.
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. |
6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | 4-a jarcento a.K. | ►
La 6-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 600 kaj finiĝis la 31-an de decembro 501 antaŭ nia erao.
En Okcidenta Azio, la unua duono de ĉi tiu jarcento estis superregata de la Nov-Babilona Imperio, kiu leviĝis al potenco malfrue en la antaŭa jarcento post sukcese ribelado kontraŭ Asirion regado. La Regno de Judujo finiĝis en 586 a.K. kiam babilonaj trupoj sub Nebukadnecar la 2-a kaptis Jerusalemon, kaj forigis la plej grandan parton de ĝia loĝantaro al siaj propraj landoj. Babilona regado estis finita en la 540-aj jaroj fare de Kiro la Granda, kiu fondis la Persan Imperion anstataŭe. La Persa Imperio daŭre disetendiĝis kaj kreskis en la plej grandan imperion kiun la mondo konis tiutempe.
En la ferepoka Eŭropo, la kelta ekspansio estis en progreso. Inter la 8-a kaj 6-a jarcentoj antaŭ nia erao regis parton de orienta kaj centra Eŭropo la Hallstatt-kulturo, dum Norda Eŭropo ankoraŭ troveblas en la malfrua Bronzepoko. Ĉinio estis en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno.
- Mediteraneo: Komenco de greka filozofio, floras dum la 5-a jarcento a.K.
- Orienta Azio: la printempa kaj aŭtuna periodo. Konfuceismo, Leĝismo kaj Mohismo floras. Laŭzio fondas Taoismon.
- Okcidenta Azio: Dum la Persa imperio, Zoroastro aŭ alinome Zarathustra, fondis Zoroastrismo, dualisma filozofio. Ĉi tiu ankaŭ estis la tempo de la babilona kaptiteco de la antikvaj judoj.
- Antikva Hindio: Budho kaj Mahavira fondis Budhismon kaj Ĝajnismon respektive
- La malkresko de la olmeka civilizo en Centra Ameriko
Eventoj
redakti- la 16-an de marto 597 a.K. - Babilonio konkeras Jerusalemon, malliberigas multajn judojn kaj sendas ilin al la Babilona ekzilo.
- 594 a.K. - Gvidantoj de Ateno komisias Solonon revivigi la urban konstitucion.
- 593 a.K. - Ekzilo de Sapfo kaj Alkajo de Mitileno en Sicilio.
- 590 a.K. - Armeo de la medoj invadas la Reĝlandon de Urartu, kaŭzante ĝian falon.
- 539 a.K.: Ciro la Granda konkeras Babilonon, enkorpigante Nov-Babilonan Imperion kaj igante la Aĥemenidan Imperion la plej granda en tiama mondo
Naskiĝoj kaj mortoj
redaktiUnuopaj jaroj
|
---|