762 Pulkova
762 Pulkova estas granda malhela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.
762 Pulkova | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 762 Pulcova |
Aliaj nomoj | 1913 SQ; 1952 QM1 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Pulkovo Heights vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Grigorij Neujmin |
Dato de malkovro | 3-a de septembro 1913 |
Loko de malkovro | Simeizo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
471,877 Gm (3,1543 AU) 424,005 Gm (2,8343 AU) 519,763 Gm (3,4744 AU) |
Discentreco | 0,10146 |
Meza anomaliangulo | 17,445° |
Klinangulo | 13,089° |
Periodo | 2 046,710 tagoj (5,60 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,75 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
305,79° |
Argum. de periapsido | 189,06° |
Naturaj satelitoj | S/2000 (762) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 141,72 ± 1,54 km |
Maso - Denso |
1,40 × 1018 kg 900 kg/m3 |
Rotacia periodo | 0,2433 tago (5,839 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0458 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F |
Absoluta magnitudo | 8,28 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
14,79 11,93 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin, la 3-an de septembro 1913 elde la Simeiza observatorio, en Krimeo.
Nomo
redaktiĜia nomo memorigas pri la Observatorio Pulkovo, apud Sankt-Peterburgo.
Satelito
redaktila 22-an de februaro 2000, astronoma teamo de la Kanada-Franca-Havaja teleskopo sur Mauna Kea malkovris sateliton[1] de 19 ± 7 km de diametro (proksimume unu dekono de la grando de la ĉefkorpo)[2], kun orbita granda duonakso de 703 ± 14 km kaj periodo de 4,438 ± 0,001 tagoj. Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2000 (762) 1 (unua satelito de la planedeto (762) malkovrita en 2000).
Ecoj
redakti762 Pulkova estas nigra F-tipa asteroido (subklaso de la C-tipaj). En la 2000-aj jaroj, Merline taksis ĝian denson al 1 800 kg/m3; sed kalkuloj de Marchis en 2008 montris denson de nur 900 kg/m3, tio, kio pensigas ke ĝi ne estus solida objekto sed prefere rubamaso.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Malkovroj de la satelitoj de la asteroidoj 726 Pulkovo kaj 90 Antiopo per senpera bildigo
- angle (762) Pulcova, paĝo de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
761 Brendelia | 762 Pulkova | 763 Kupido |