Alfred Hitchcock Presents
Alfred Hitchcock Presents ("Alfred Hitchcock prezentas") estas usona televida serio, kiu konsistas el 268 epizodoj 26-minutaj. Ĝi estis kreita de Alfred Hitchcock kaj dissendita inter la 2-a de oktobro 1955 kaj la 26-a de junio 1962 sur la televidreto CBS, sekve sur la reto NBC.
Alfred Hitchcock Presents | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Alfred Hitchcock Presents |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | antologia serio |
Muziko de | Charles Gounod |
Amplekso | |
Sezonoj | 7 |
Epizodoj | 361 |
Daŭro sen reklamoj | 30 |
Elsendo | |
Elsendita | 2 okt. 1955 – 10 maj. 1965 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La televidserio famas pro sia enkonduka sceno, dum kiu la silueto de Hitchcock progrese aperas en la fono, kune kun funebra melodio. Ĝi konsistas el multaj, pesimistaj rakontetoj, kiuj ofte finiĝas laŭ tute neatendita maniero.
Rolantaro
redaktiMultaj aktoroj rolis en la serio, interalie:
- Barbara Bel Geddes
- Charles Bronson
- John Cassavetes
- James Coburn
- Joseph Cotten
- Bette Davis
- Robert Duvall
- Tom Ewell
- Peter Falk
- John Forsythe
- Peter Lorre
- Steve McQueen
- Walter Matthau
- Vera Miles
- Elizabeth Montgomery
- Roger Moore
- Kim Novak
- Vincent Price
- Robert Redford
- Burt Reynolds
- William Shatner
- Martin Sheen