Arouca
Arouca estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Área Metropolitana do Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 3 185 loĝantoj.
Arouca | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1513 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4540 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 359 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 8° 15′ U (mapo)40.933333333333-8.25Koordinatoj: 40° 56′ N, 8° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 252 m [+] | ||
Areo | 329,11 km² (32 911 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arouca [+] | |||
Ĝi estas la sidejo de municipo Arouca kun areo de 329,11 km² kaj 21 146 loĝantoj (2021), subdividita en dek ses fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Castelo de Paiva, nordoriente kun Cinfães, oriente kun Castro Daire, sudoriente kun São Pedro do Sul, sude kun Vale de Cambra, sudokcidente kun Oliveira de Azeméis, okcidente kun Santa Maria da Feira kaj nordokcidente kun Gondomar. La municipo Arouca (lime kun Gondomar, municipo de Granda Porto) estas ŝosee je ĉirkaŭ 35 km sudoriente de la urbo Porto, dum la urbo Arouca, sidejo de la municipo, estas ŝosee je ĉirkaŭ 55 km.
Fregezioj
redaktiLa fregezioj de Arouca estas jenaj:
- Alvarenga
- Arouca e Burgo
- Cabreiros e Albergaria da Serra
- Canelas e Espiunca
- Chave
- Covelo de Paivó e Janarde
- Escariz
- Fermedo
- Mansores
- Moldes (Arouca)
- Rossas
- Santa Eulália
- São Miguel do Mato
- Tropeço
- Urrô
- Várzea
Historio
redaktiEstis loĝado jam el la prahistorio. En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj.
La municipo atingis loĝpinton meze de la 20-a jarcento kun 26 427 loĝantoj en 1950, poste oni perdis ĉirkaŭ 5 000 loĝantojn pro elmigrado, ĉefe al Porto.
Vidindaĵoj
redakti- Monaĥejo de Arouca aŭ Konvento de Santa Maria
- Pilorioj de Arouca, de Burgo, de Cabeçais kaj de Trancoso
- Megalito Mamoa de Portela da Anta
- Muzeoj Municipa de Arouca kaj de Religia Arto de Arouca
- Geoparko Arouca
- Ponto 516 Arouca
Bildoj
redakti-
Monaĥejo de Arouca
-
Monaĥejo de Arouca
-
Pilorio de Arouca
-
Pilorio de Cabeçais
-
Akvofalo Cascata da Frecha da Mizarela
-
Gorĝopasejoj de Paiva
-
Ponto 516 Arouca
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Municipo Arouca
- Geoparko Arouca Arkivigite je 2024-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Gorĝopasejoj de Paiva
- Vizitu Arouca