Aurelio Galfetti
Aurelio GALFETTI (2-an de aprilo 1936 - 5-an de decembro 2021) estis svisa arkitekto el la regiono Tiĉino.
Aurelio Galfetti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1936 en Lugano |
Morto | 5-an de decembro 2021 (85-jaraĝa) en Belinzono |
Lingvoj | itala • franca • germana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano |
Familio | |
Frat(in)oj | Luisangela Galfetti (en) kaj Xavier Valls (en) |
Parencoj | Manuel Valls (nevo) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto |
Kiel studento en 1960, li projektis la Casa Rotalinti, Bellinzona, projekto de brila simpleco inspirita de Le Corbusier. Per la projekto de la neŭro-psikologia kliniko en Mendrisio (1969-75), konstruaĵo kun vitraj kaj ŝtalaj strukturoj, li realvokis la teknikan pozitivismon de Fritz Haller. Rimarkinda estas la projekto de la teniseja konstruaĵaro por modernigi historian urban parton de Bellinzona. Li aplikis sian devizon "konservado per transformado" en la sensentimenta restaŭrado de la "Castelgrande", la mezepoka kastelo sur altaĵo de la urbo Bellinzona.
Per la realigado de la granda ĉefa poŝtoficejo en Bellinzona (1985) li firmigis sian internacian reputacion.
Kelkaj el liaj projektoj
redakti- Lido di Bellinzona de Aurelio GALFETTI kunlabore kun Flora RUCHAT-RONCATI, Ivo TRUMPY, Bellinzona, Tiĉino, 1967 ĝis 1970
- Casa Leonardo de Aurelio GALFETTI kunlabore kun Antonio ANTORINI , Lugano, 1985 - 1986
- Ufficio postale (poŝtoficejo), Bellinzona, 1977 ĝis 1985
- teniseja konstruaĵo, Bellinzona, 1985 ĝis 1986
- Castello d'Uri el la 12a - 13a jarcentoj, Bellinzona, restaŭrado de 1985 ĝis 1991
Eksteraj ligiloj
redakti- informpaĝo Arkivigite je 2013-04-24 per Archive.today pri Aurelio GALFETTI angle