Bakaĵo en la ĉiutaga lingvaĵo estas manĝaĵoj el faruna pasto, kiuj aŭ estas bakitaj sur metala tabulo, krado respektive en specifa formo en forno aŭ estas frititaj en varmega graso.

biskvitoj
kokosaj tortetoj

Principe diferencatas dolĉaj kaj salaj bakaĵoj:

Dolĉaj bakaĵoj kiel ekzemple biskvitoj (respektive keksoj), kukojtortoj. La kuirado de dolĉaj bakaĵoj aŭ dolĉaĵoj estas tipaj en diversaj regionoj kiel montro de la popola kuirarto. En Hispanio, ĉefe en la sudo, oni heredis receptojn kaj stilmanieron kuiri dolĉaĵojn el la araboj, kiuj uzis abunde mielon kaj migdalojn kiel ingrediencojn por ties dolĉaĵoj.

Inter la nedolĉaj bakaĵoj estas ekzemple panoj, bulkojbrecoj, sed ankaŭ iuj nedolĉaj specoj de kukoj kiel la francaj quiches, pasta bazo kaj supro el ekzemple pecoj de cepo, de lardo respektive ŝinko kaj acidkremo, aŭ iuj specoj de la britaj pies, kukoj el sala pasto farĉitaj per diversaj specoj de viandoj kaj/aŭ legomoj aŭ la hispanaj empanadas plej tipe el Galegio, kiuj enhavas fiŝpecojn (ĉefe moruo), legomojn ktp. Picoj estas speciala variaĵo de pasta bazo kun supro el tomata pasto, fromaĝo kaj viandaĵoj, legomoj kaj/aŭ herboj, veninta el la itala kuirarto. Tre similas la pastaĵoj "Lahmacun" el la turka kuirarto aŭ "Okonomijaki" el la japana kuirarto. Nomeblus multaj pliaj ekzemploj de dolĉaj kaj nedolĉaj bakaĵoj el pliaj kulturoj.

Bakaĵoj

redakti

Citaĵoj el la Proverbaro Esperanta pri la temo de bakaĵoj estas

 
 Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. 
 
 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita, kiel kuko en butero. 
 
 Vivi kiel kuko en butero. 

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti