Balasto
apartigilo
Balasto povas esti:
- senvaloraj ŝtonoj, sablo aŭ aliaj pezaj materialoj (aŭ eĉ marakvo), per kiuj oni ekzemple ŝarĝas ŝipojn por konservi ekvilibron, aŭ aerostatojn por plipezigi ilin.
- samspeca ŝarĝaĵo ŝutita sur fervoja grundo, por firmigi la transversajn trabojn aŭ sur trafikvoja grundo, por firmigi la vojon kaj tralasi la akvon (balasto (fervojo))
- senutila superfluaĵo, superflua malfacilaĵo, vidu: rubo
Laŭ Francisko Azorín balasto estas Ŝtonetoj, sablo aŭ alia peza materialo pleniganta kavon; ĉu simple por plipezigi, kiel ĉe aerostatoj, ĉu por plirigidigi, kiel ĉe la relvojoj.[1] Kaj li indikas etimologion el irlanda beal (sablo), kaj tio el antikva greka last (ŝarĝo).[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 29.
- ↑ Azorín, samloke.