Kampurbo
Kampurbo[mankas fonto] aŭ bazarurbeto[1] estas urbotipo de la historio en kelkaj landoj, kiam fakte la agrikultura komunumo havis urbajn rajtojn.
La kampurboj situis interne de la lando ĉe la pli trafikaj foirlokoj. La ekonomian gravecon de la kampourbo donis la juro pri merkato kaj foiro. La kampurbo havis relative grandan loĝantaron al la ĉirkaŭaj komunumoj, pliposte ĝi iĝis centro de la metiindustrio.
Historio de la paŝtejaj urboj en Hungario
redaktiLa nomo en la hungara lingvo estas "mezőváros", kiu signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon. Ĝi estiĝis dum la 14-a kaj 15-a jarcento, diferenciĝe de la reĝaj liberaj urboj, kiuj havis defendajn muregojn. La loĝantoj estis liberaj kamparanoj, kiuj luktis por la civitaniĝo kontraŭ la lokaj grandbienuloj, kiuj ofte volis ilin servutuligi. La nombro de kampourboj ofte kreskis (ekz. dum Mátyás Hunyadi). La rango donis certan vivnivelon dum la turka okupado de Hungario.
La leĝoj de 1767 pri servuteco favoris la grandbienulojn.
Ekde la 1870-aj jaroj, pro la leĝoj pri komunumoj, grandparto de la kampurboj iĝis vilaĝo, eta parto iĝis urbo.
Urbetoj en Ĉeĥio, historie en Bohemio kaj Moravio
redaktiMěstys, laŭlitere "urbeto" (aŭ, neoficiale aŭ malnoviĝinta, městečko), en aliaj eŭropaj lingvoj tradukita kiel "bazara urbo", estas statuso donita al certaj municipoj en Ĉeĥio, kuŝantaj laŭ grandeco kaj graveco pli alta ol tiu de simpla obec (municipo) sed pli malalta ol tiu de město (urbo).
Historie, městys estis loko kiu havis la rajton okazigi bruto-bazarojn (kaj iuj aliaj "eksterordinaraj" kaj ĉiujaraj bazarojn aŭ foiroj), kaj ĝi estas tial tradukita kiel "bazara urbo". La esprimo eliĝis el oficiala uzo en Ĉeĥoslovakio en 1954 sed estis reenkondukita en Ĉeĥio en 2006. En septembro 2020, ekzistas 228 municipoj pri kiuj la statuso de městys estis reakceptita. En ĉiuj kazoj, temas pri municipoj, kiuj petis la redonon de sia iama titolo. La titolo ne estis lastatempe aljuĝita al iu municipo kiu ne havus ĝin en la pasinteco — la leĝo eĉ ne fiksas iujn ajn specifajn kriteriojn por ĝi, nur proceduraj kompetentecoj estas establitaj. Ne ekzistas specialaj rajtoj aŭ kompetentecoj sub ĉi tiu titolo krom la rajto uzi ĉi tiun vorton kune kun la nomo de la municipo kaj ĝiaj institucioj.
Bazarurboj de Finnlando
redaktiEn Finnlando bazarurbo (finnlingve kauppala, svedlingve köping) estis ĝis la jaro 1976 normale komunumoj, kiuj estis normale similaj al malgrandaj urboj sed ne havis tiel multajn devojn kaj rajtojn kiel urboj, sed ekde la jaro 1858 ĝis la jaro 1971 Ikaalinen estis bazarurbo, kvankam ĝi ne estis komunumo. Tri aliaj bazarurboj, kiuj ne estis komunumoj sed apartenis al kampara komunumo, estis Lahti inter la jaroj 1878–1905, Iisalmi inter la jaroj 1860–1858 kaj Vammala inter la jaroj 1907–1912. Tiaj bazarurboj havis ankaŭ propran lokadministron, sed en ili mankis ekzemple sendependa komunuma imposto.
Ĝis la 1950-aj jaroj tutan kamparan komunumon oni povis igi bazarurbo nur en tiaj esceptaj kazoj, ke kampara komunumo estis plejparte dense loĝata kaj ne inkludis multe kamparon, ekzemple Mänttä en 1947, sed en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj oni igis bazarurboj ankaŭ tutajn tiajn kamparajn komunumojn, kiuj inkludis kaj setlejon, kiu estis kiel malgranda urbo kaj vastan kamparan areon.
Bazarurboj en Maroko
redaktiEn kamparaj ruraj areoj de multaj landoj evidente la subĉielaj bazaroj okazintaj unufoje semajne ludas gravan rolon en la ekonomia kaj socia vivo de la vilaĝoj kaj kamparaj ĉirkaŭaĵoj. En Norda Maroko tio estas tiom evidenta, ke ĝi rezultis en tre praktika solvo por la nomado de la urbetoj, evidente bazarurbetoj, nome en multaj okazoj la nomo de la urbeto estas komponita el tri radikoj, el kiuj la unua estas "souk" (bazaro), la dua la nomo de la tago kiu en araba (kiel en la portugala, pro ties heredo) estas ankaŭ la orda numeralo, kaj la tria estas loknomo aŭ plej ofte samtempe de la tribo aŭ klano, kiel oni povas konstati en unu el la ĉefaj nome Souk El Arbaa du Gharb en kies franclingva artikolo oni klarigas pri tiu nomo, foje mallongigita al SK4, tio estas: Bazaro merkredo. Same evidentas en la areo sude de la linio inter Tanĝero kaj Sebto por bazarurbetoj, kiel de nordo suden ĉe Souk Khemis des Anjra, Souk Sebt el Kdim, Souk Tnine des Beni Harchen, Souk el Had el Gharbia, Souk el Arba Ayasha, Souk el Arba des Beni Hassan, Souk Tnine de Sidi el Yamani, Souk Khemis des Beni Arouss, Souk Sebt des Beni Gorfat, Souk Khemis du Sahel, ktp.[2]
Iamaj paŝtejaj urboj en Hungario
redakti- Balassagyarmat
- Debrecen
- Miskolc
- Nagykőrös
- Makó
- Nyíregyháza
- Óbuda (nun parto de Budapeŝto)
- Szentendre
- Szeghalom
- Kecskemét
- Gönc
- Ungvár
Eksaj bazarurboj en Finnlando
redakti- Alavus 1-an de januaro 1974 – 31an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Anjalankoski 1-an de januaro 1975–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo, ekde komence de 2009 parto de Kuusankoski)
- Espoo 1-an de januaro 1963–31-an de decembro 1971 (fariĝis urbo)
- Forssa 1-an de januaro 1923–31-an de decembro 1963 (fariĝis urbo)
- Haaga 1-an de januaro 1923–31-an de decembro (fariĝis parto je Helsinko, d:Q2661900)
- Haapajärvi 1-an de januaro 1967–31-an de decembro (fariĝis urbo)
- Harjavalta 1-an de januaro 1968–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Huittinen 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Hyvinkää 1-an de januaro 1926–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
- Iisalmi 24-an de oktobro 1860–19-an de oktobro 1891
- Ikaalinen 1-an de januaro 1858–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Imatra 1-an de januaro 1948–1-an de januaro (fariĝis urbo)
- Jämsä 1-an de januaro 1969–31-an de decembro (fariĝis urbo)
- Järvenpää 1-an de januaro 1951–31-an de decembro 1966 (fariĝis urbo)
- Kankaanpää 1-an de januaro 1967–31-an de decembro 1971 (fariĝis urbo)
- Karhula 1-an de januaro 1951–31-an de decembro 1976 (fariĝis parto de Kotka)
- Karis (finne Karjaa) 1-an de januaro 1930–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Karkkila 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Kauniainen 1-an de januaro 1920–31-an de decembro 1971 (fariĝis urbo)
- Kemijärvi 1-an de januaro 1957–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
- Kerava 1-an de januaro 1924–31-an de decembro 1969 (fariĝis urbo)
- Koivisto 1-an de januaro 1927–1944 (Finnlando devis cedi la lokon al Sovetunio)
- Kokemäki 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Kouvola 1-an de januaro 1923–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
- Kurikka 1-an de januaro 1966–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Kuusankoski 1-an de januaro 1957–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
- Lahdenpohja 1924–1944 (Finnlando devis cedi ĝin al Sovetunio)
- Lahti 5-an de junio 1878–31-an de oktobro 1905 (fariĝis urbo)
- Lauritsala 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1966 (fariĝis parto de Lappeenranta)
- Lieksa 1-an de januaro 1936–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
- Lohja 1-an de januaro 1926–31-an de decembro 1968 (fariĝis urbo)
- Loimaa 1-an de januaro 1922–31-an de decembro 1968 (fariĝis urbo)
- Mänttä 1-an de januaro 1948–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
- Nokia 1-an de januaro 1937–31-an de decembro 1976 (nomo Pohjois-Pirkkala la 1-an de januaro ĝis 31-an de decembro 1937, fariĝis urbo en 1977)
- Nurmes 5-an de decembro 1876–31-an de decembro 1973 (fariĝis urbo)
- Oulainen 1-an de januaro 1967–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Outokumpu 1-an de januaro 1968–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Pargas (finne Parainen) 1-an de januaro 1948–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Parkano 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1976 (muuttui kaupungiksi)
- Pieksämäki 1-an de januaro 1930–31-an de decembro 1961 (nomo Pieksämä 1930–31-an de decembro 1947, fariĝis urbo en la jaro 1962)
- Raisio 1-an de januaro 1966–31-an de decembro (fariĝis urbo)
- Riihimäki 1-an de januaro 1922–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
- Rovaniemi 1-an de januaro 1929–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
- Salo 20-an de junio 1887–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
- Seinäjoki 1-an de januaro 1931–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
- Suolahti 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Suonenjoki 1-an de januaro 1967–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Toijala 1-an de januaro 1946–31-an de decembro (fariĝis urbo)
- Valkeakoski 1-an de januaro 1923–31-an de decembro 1962 (fariĝis urbo)
- Vammala 1-an de januaro 1907–31-an de decembro (fariĝis urbo)
- Vantaa 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1973 (fariĝis urbo)
- Varkaus 1-an de januaro 1929–31-an de decembro 1961 (fariĝis urbo)
- Virrat 1-an de januaro 1974–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
- Ylivieska 1-an de januaro 1965–31-an de decembro 1970 (fariĝis urbo)
- Äänekoski 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
Pliaj landoj
redaktiIuj pliaj landoj ankaŭ havas kategorion de loĝloko inter la statusoj de neurba kaj urba komunumoj. En ekzemple Litovio (urbo = miestas, urbeto miestelis) aŭ Portugalio (urbo = cidade, urbeto = vila) tio bone priskribeblas per la esperantlingva termino "urbeto".
En Germanio ekzistas malmultaj historiaj lokoj kun statuso de inter neurba kaj urba komunumo: kutime temas pri loĝlokoj, kiuj historie ricevis iujn, sed ne ĉiujn urbajn rajtojn (kutime la rajton okazigi subĉielajn merkatojn). En la nordo de la lando tia komunumo nomiĝas Flecken, en la suda landoparto Bavario Markt, en Esperanto kutime nomata "foira komunumo". Ankaŭ tiu koncepto kompareblas al la temo de tiu-ĉi artikolo, sed en Esperanto kutime ne nomatas "kampurbo".
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ difino de bazarurbeto en artikolo de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la eldono de 1970, paĝo 101, kaj jen en la eldono de 2020, reta versio
- ↑ Kvadrato 5º/30º-28º en "Marokko/Morocco. Strassenkarte-Road Map", Kümmerly+Frey, Berno, 1990, ISBN 3-259-01164-1