Benedikto la 2-a

papo de la katolika eklezio

Sankta Benedikto la 2-a, latine Benedictus II (Benedictus secundus), naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 635 en Romo kaj mortis la 8-an de majo 685. Li estis papo de la 29-a de junio 684 ĝis sia morto en 685, nur iom pli ol 10 monatojn. En tiu funkcio antaŭis lin Leono la 2-a kaj sekvis lin Johano la 5-a. Preskaŭ nenion oni scias pri Benedikto antaŭ la papeco, krom ke li estis pastro kaj fama per siaj konoj pri la Biblio. En jaro 683 li estis elektita papo, sed nur en 684 li iĝis episkopo kaj devis atendi aprobon de bizanca imperiestro Konstantino la 4-a por iĝi papo. Postmorte li deklariĝis katolika sanktulo.

Papo
Papo
Benedikto la 2-a
81-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de la 29-a de junio 684
ĝis la 8-a de majo 685
Antaŭulo Leono la 2-a
Sekvanto Johano la 5-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ la jaro 635
en Romo
Morto la 8-an de majo 685
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ

redakti