Biomeĥaniko
Biomeĥaniko aŭ biomekaniko estas la studo de la strukturoj kaj funkcioj de biologiaj sistemoj kiaj homoj, animaloj, plantoj, organoj, fungoj, kaj ĉeloj[1] laŭ metodoj de meĥaniko.[2]
Etimologio
redaktiLa vorto "biomeĥaniko" (1899) kaj la rilata "biomeĥanika" (1856) el la Antikva greka βίος bios "vivo" kaj μηχανική, mēĥanikē "meĥaniko", por referenci al la studo de la meĥanikaj principoj de vivantaj organismoj, partikulare de ties movoj kaj strukturoj.[3]
Metodo
redaktiBiomeĥaniko estas tre rilata al inĝenierado, ĉar ĝi ofte uzas tradiciajn inĝenierajn sciencojn por analizi biologiajn sistemojn. Kelkaj simplaj aplikoj de klasika meĥaniko kaj/aǔ materiala inĝenierarto povas generi korektajn aproksimiĝojn al la meĥaniko de multaj sistemoj biologiaj. Aplikita meĥaniko (precipe fakoj de meĥanika inĝenierado, kiel kontinuaĵa meĥaniko, struktura analitiko, kinematiko, kaj dinamiko) estas gravaj en multaj biomeĥanikaj studoj.
Referencoj
redakti- ↑ R. McNeill Alexander (2005) Mechanics of animal movement[rompita ligilo], Current Biology, Volumo 15, Issue 16, 23a de Aŭgusto 2005, Paĝoj R616-R619.
- ↑ (1974) “The meaning of the term biomechanics”, Journal of Biomechanics 7 (12), p. 189–190. doi:10.1016/0021-9290(74)90060-8.
- ↑ Oxford English Dictionary, Tria Eldono, Novembro 2010, s.vv.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Biomechanics and Movement Science Listserver (Biomch-L)
- Biomechanics Links
- A Genealogy of Biomechanics Arkivigite je 2013-08-08 per la retarkivo Wayback Machine