Birka
Birka (hodiaŭ sur insulo Björkö) estis golfa urbo en Svedio, kiu estis grava komerca centro de la 8-a ĝis 10-a jarcentoj en la Balta maro kaj al kiu venis varoj eĉ el Ĉinio. Björkö situas en la lago Mälaren, proksime al Stokholmo, kaj apartenas al la komunumo Ekerö. Birka kaj Hovgården ekde 1993 apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Birka | |||
---|---|---|---|
urbeto (jarcento VIII–jarcento XI) arkeologia loko antikva monumento antikva urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 59° 20′ N, 17° 33′ O (mapo)59.33666666666717.545Koordinatoj: 59° 20′ N, 17° 33′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Birka [+] | |||
Sur la insulo loĝas agrokultivantoj, sed troviĝas tie eĉ elfosejo kaj muzeo. Somere ĝi estas populara turista vidindaĵo.
Birka floris en la 8-a kaj 9-a jc, kaj tie ekformiĝis kristana komunumo en Svedio - eble la unua - kiun fondis en 831 la sanktulo Ansgar. Nekristanaj svedoj dum la jaro 936 murdis la episkopon Unni.
(En la populara eklezia historio de Svedio Birka famiĝis, ĉar oni diris ke Ansgar portis la kristanismon al Svedio venante al tiu loko. Nuntempe, tamen, oni konscias ke unue Svedio tiam ankoraŭ ne ekzistis kiel politika unuo, due Ansgar supozeble ne estis la unua kristana misiisto en la teritorio de la posta Svedio, kaj trie li fakte ne sukcesis, sed fiaskis kaj la regiono kristaniĝis nur dum la 11-a jarcento.)
La plej granda loĝantaro de la urbo estis 700. Oni trovis ĉ. 3000 tombojn. La administra centro estis ekster la urbo, sur la proksima insulo Adelsö. Laŭ malnovaj skribaĵoj, la urbo estis ĉirkaŭita per lignaj bariloj kaj oni faris la havenon malprofunda por malebligi alvenon de pli grandaj ŝipoj (tamen oni ne trovis pruvaĵojn pri tio). La urbo perdis signifon en la 10-a jarcento, kiam konstruiĝis Sigtuna.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Birka kaj Hovgården Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Birka Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Birka kaj Hovgården - UNESKO