Boľkovce
Boľkovce, hungare Bolyk estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
Boľkovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 984 01 (pošta Lučenec 1) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 636 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 20′ N, 19° 46′ O (mapo)48.33694444444419.770277777778Koordinatoj: 48° 20′ N, 19° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 186 m [+] | ||
Areo | 10,99 km² (1 099 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boľkovce [+] | |||
- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 185 m
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 984 01
- Aŭtokodo: LC
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiLa vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, fine de sakovojo el Lučenec, kiu troviĝas 8 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1255 en formo "Buchk". Antaŭ la turkoj la kampoj apartenis al diversaj fortikaĵoj. Sur la rivereto akvomuelejo funkciis. En 1910 loĝis tie 464 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis tie 669 da homoj, (487 slovakoj, 169 hungaroj).
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Denizo de Parizo el la 18-a jarcento, en 1889 renoviĝis
- banejo
Famuloj
redaktiEn la iama Bolyk naskiĝis hungara historiisto István Katona