Bobadilla
Bobadilla [bobaDIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en ties plej suda parto, fakte sude de Baños de Río Tobía, kiu apartenas al la pli suda komarko Supra Najerilla. La loknomo Bobadilla etimologie povas esti komprenebla kiel "Bovomanĝejo".[1]
Bobadilla | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26321 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 97 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 19′ N, 2° 46′ U (mapo)42.3175-2.7591666666667Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 586 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bobadilla [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-113 inter Baños de Río Tobía norde kaj Anguiano sude. Krome oriente estas Ledesma de la Cogolla kaj Pedroso (iom pli sude) kaj okcidente Villaverde de Rioja kaj Matute kaj Tobía (iom pli sude). Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 587 metroj super marnivelo. La municipa teritorio mem limas norde kun Baños de Río Tobía (je 1,9 km de la urba kerno), oriente kun Ledesma de la Cogolla (je 2,7 km de la urba kerno) kaj Pedroso (a 3,3 km de la urba kerno), sude kun Anguiano kaj okcidente kun Matute. Ĝi estas nur je 25 minutoj de Logronjo, kun kiu ĝi estas konektita tra busoj konstante.
Historio
redaktiLa plej fruaj dokumentaj mencioj datas de fino de la 14-a jarcento. Temas pri nuptatestilo inter Iñigo Ortiz de Zúñiga kaj Juana, ekstergeedza filino de la reĝo Karolo la 3-a de Navaro, de 8a de Marto 1396, en kiu la patro de la novedzo dotis sian filon per kelkaj loĝlokoj, inet kiuj Baños de Rioja, Bobadilla, Clavijo kaj Huércanos.[2]
Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[3]
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 300 loĝantoj ĝis la nunaj 100.
Aktualo
redaktiLa loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la palaco, blazondomoj, arko, ponto, fontano, la montara pejzaĝo, rivero Najerilla ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Ranz Yubero, José Antonio; José Ramón López de los Mozos (1a semestro 2002). «Topónimos riojanos del patrimonio emilianense en una bula de 1199. (Archivo de San Millán M. 41-52)». Berceo (142): pp. 65 a 76. ISSN 0210-8550.
- ↑ Juan Agapito y Revilla (1921). Casamiento de D.ª Juana hija natural de D. Carlos III. Arkivita el la originalo la 14an de Oktobro 2016. Konsultita la 11an de Januaro 2008.
- ↑ La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.