Brihuega
Brihuega estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 734 loĝantoj sur areo de 296,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9,2 loĝantoj/km². Ĝi konsistas el kelkaj disaj domaroj, nome Archilla, Balconete, Brihuega, Castilmimbre, Cívica, Fuentes de la Alcarria, Hontanares, Malacuera, Olmeda del Extremo, Pajares, Romancos, Tomellosa, Valdesaz, Villaviciosa de Tajuña kaj Yela. La loĝantoj nomiĝas brihuegos respektive brihuegas. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 476 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,35 loĝ/km².
Brihuega | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19400 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 734 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 2° 52′ U (mapo)40.760555555556-2.8691666666667Koordinatoj: 40° 46′ N, 2° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 894 m [+] | ||
Areo | 296,41 km² (29 641 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brihuega [+] | |||
Submunicipaj setlejoj
redaktiSetlejoj | Loĝantoj (2016) |
---|---|
Archilla | 24 |
Balconete | 66 |
Brihuega | 1998 |
Castilmimbre | 14 |
Cívica | 13 |
Fuentes de la Alcarria | 16 |
Hontanares | 29 |
Malacuera | 24 |
Olmeda del Extremo | 15 |
Pajares | 7 |
Romancos | 136 |
Santa Clara | 26 |
Tomellosa | 37 |
Valdesaz | 50 |
Villaviciosa de Tajuña | 7 |
Yela | 14 |
Situo
redaktiBrihuega situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 920 m super marnivelo; je 33 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 195 km el Toledo kaj je 100 km el Madrido. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Ĝi estas sur altebenaĵo en la valo de la rivero Tajuña.
Nordokcidente: Muduex kaj Gajanejos | Norde: Gajanejos, Ledanca, Argecilla, Almadrones | Nordoriente: Alaminos, Cogollor, Valderrebollo |
Okcidente: Trijueque kaj Valdegrudas | Oriente: Solanillos del Extremo, Barriopedro | |
Sudokcidente: Caspueñas, Valdeavellano, Valfermoso de Tajuña | Sude: Irueste, Yélamos de Abajo, Yélamos de Arriba, San Andrés del Rey | Sudoriente: Budia, Henche |
Historio
redaktiĜia deveno troviĝas en keltibera setlejo nomita Brioka, el kio derivis la aktuala nomo.
La araba reĝo Al-Mamuno de la tajfo de Toledo aprezis tiun zonon pro siaj riĉaj ĉasejoj, kaj gastis en sia palaceto de Brihuega sian amikon Alfonso, reĝo de Leono, kiam en 1072 tiu estis venkita en la batalo de Golpejera fare de sia frato Sanĉo la 2-a de Kastilio kaj elpelita el sia regno.
Alfonso la 6-a tuj samjare konkeris la Regnon Kastilio kaj krome en 1085 la valon de la rivero Tajuña. En 1086 li donis Brihuega al la arkiepiskopo Raimundo de Toledo, unua konstruanto de la fortikaĵo kiu prezidas la valon de la rivero Tajuña.
Dum multa tempo la vilaĝo estis ĉirkaŭita de muregoj, kiujn finkonstruigis jam en la 13-a jarcento la ankaŭ arkiepiskopo de Toledo, Rodrigo Jiménez de Rada, kiu en 1242 donsi foruon al Brihuega.
Pro diversaj historiaj cirkonstancoj ĝi estis scenejo de gravaj militaj okazaĵoj. En decembro 1710 ĝi estis atakita de la trupoj de Filipo la 5-a, komanditaj de la duko Louis-Joseph de Vendôme en milita batalo grava en la irado de la Milito de sukcedo. La britaj trupoj de la generalo James Stanhope devis kapitulaci.
Meze de la 18-a jarcento oni fondis en Brihuega la Reĝan Fabrikon de Tolaĵoj. Kvankam ĝi estis unu de la industriaj instalaĵoj plej prestiĝaj de la lando, en 1835 ĝi fermis siajn pordojn; tamen ĝi pluefunkciis private ĝis la Enlanda Milito.
El la komenco de la Enlanda Milito, en Brihuega, la anoj de la CNT, starigis la sistemon de la Liberecana Komunismo (anarkiismo). Laŭ tiama kinreĝisoro, Armand Guerra, Brihuega estis envio por la najbaraj vilaĝoj, kien venas kamparanoj el aliaj lokoj fuĝante el malsato kaj por komunumiĝi. Li rakontas anekdoton kio okazis al li en Brihuega kiam klopodis pagi en harfrizejo, kaj la barbiro ofendite klarigis ke tie la mono jam ne funkcias, nur laboro. Li ankaŭ elstarigas la sanon kaj feliĉon de la infanoj de Brihuega kontraste kun tiu de la infanoj de Madrido.[1]
Dum la Enlanda Milito la stratoj kaj teritorioj de Brihuega estis scenejo, en marto 1937, de la Batalo de Guadalajara, kio rezultis en grava venko de la Popola Armeo de la Respubliko kontraŭ la trupoj insurekciintaj kaj de ties aliancanoj, tiam fundamente trupoj el Italio.
Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de pli ol 4,000 loĝantoj en 1850 al 2,400 meze de la 20-a jarcento, tio estis oni perdis preskaŭ 2,000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed en Brihuega, spite elmigradon, senloĝigon kaj maljuniĝon de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, oni supreniris al 2 734 lokuloj en 2023.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.
Vidindaĵoj
redakti- Arko de Cozagón kun ŝtontajlistaj markoj.
- Preĝejo de Sankta Filipo, ankaŭ kun ŝtontajlistaj markoj.
- Preĝejo de Sankta Mikaelo, ankaŭ kun ŝtontajlistaj markoj.
- Preĝejo de Sankta Maria de la Roko, ankaŭ kun ŝtontajlistaj markoj.
- Ĉe tiu templo, la araba kastelo kun parto de sia murego kaj belaj turegoj. La interno utilis ĝis nun kiel tombejo.
- Kelkaj eroj de la murego ĉirkaŭis la vilaĝon kaj ili ligiĝas kun la Taŭrludejo, nomita, precize, "La Muralla" (la murego), formante la tuto komplekson.
Notoj
redakti- ↑ A través de la metralla. Armand Guerra. La Malatesta Editorial 2005.