Dominikus Zimmermann
Dominikus Zimmermann (naskiĝis la 30-an de junio 1685 en Gaispoint, monaĥeja vilaĝo en la nuna komunumo Wessobrunn; mortis la 16-an de novembro 1766 en Wies apud Steingaden) estis pentristo, stukisto, arkitekto kaj konstruestro en la Elektoprinclando Bavario. Lia verkaro apartenas al la stilepoko de Rokoko, la lasta fazo de Baroko. Dominikus Zimmermann konsideratas unu el la plej signifaj germaniaj konstruestroj de tiu epoko. Plurajn projektojn li realigis komune kun sia pli aĝa frato Johann Baptist Zimmermann. La ĉefa verkaĵo de Dominikus Zimmermann, la kirko Wieskirche en Supra Bavario, en 1983 estis deklarita monda heredaĵo de Unesko.
Dominikus Zimmermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1685 en Wessobrunn |
Morto | 16-an de novembro 1766 (81-jaraĝa) en Steingaden |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)o | Johann Baptist Zimmermann |
Okupo | |
Okupo | arkitekto politikisto |
Verkoj | Preĝejo de la Prato |