Don Eugene CHERRY (* 18-an de novembro 1936 en Oklahomaurbo; † 19-an de oktobro 1995 en Malago) estis usona liberĵaza muzikisto kaj famiĝis ĉefe pro sia ludo sur poŝtrumpeto. Krome li ludis fluton, la afrikan harpon dusn' guni, diversajn frapinstrumentojn (perkutinstrumentojn), pianon kaj eĉ blovklavaron kaj ankaŭ elpaŝis kiel kantisto.

Don Cherry
Don Cherry (Monastero en 1987)
Don Cherry (Monastero en 1987)
Persona informo
Naskonomo Donald Eugene Cherry
Naskiĝo 18-an de novembro 1936 (1936-11-18)
en Oklahomurbo
Morto 19-an de oktobro 1995 (1995-10-19) (58-jaraĝa)
en Malago
Mortokialo Hepatito kaj hepata kancero Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater John C. Fremont High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Moki Cherry (en) Traduki (–1995) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Eagle-Eye Cherry (mul) Traduki, Christian Jon Cherry (en) Traduki, David Ornette Cherry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Neneh Cherry (en) Traduki (duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo trumpetisto
ĵazmuzikisto
komponisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Don Cherry

Verkado

redakti

Cherry estiks membro de la mita kvaropo de Ornette Coleman (1957–1961, 1987). Poste li muzikis kun John Coltrane kaj Sonny Rollins, antaŭ ol li formis kun Archie Shepp kaj John Tchicai la kvinopon New York Contemporary Five. Post gastludo en la grupo de Albert Ayler li formis sian propran kvinopon kun Gato Barbieri, Karl Berger kaj eŭropa ritmosekcio. Post kantlecionoj ĉe Pandit Pran Nath (kune kun Terry Riley kaj La Monte Young) Cherry estis unu el la gravaj ligantoj de ĵazo kaj mondmuziko. Post koncertvojaĝoj tra Eŭropo kun Johnny Dyani, Okay Temiz resp. Han Bennink, svedaj muzikistoj kaj sia edzino Moki li formis meze de la 1970-aj jaroj denove grupojn kun usonaj kolegoj, aparte kun Dewey Redman, Charlie Haden kaj Ed Blackwell (projekto Old and New Dreams), poste ankaŭ kun Peter Apfelbaum kaj Carlos Ward. Krome li pli intense turniĝis al la muziko de Afriko (Mandingo Griot Society, Gift of the Gnawa) kaj reflektis tiun ĉi ankaŭ en siaj komponaĵoj. Kun Naná Vasconcelos kaj Collin Walcott li tenis la triopon CoDoNa akcepteman por multaj influoj CoDoNa. Li kunmuzikis interalie ankaŭ kun Lou Reed, aŭdeble sur la (lum)disko "The Bells".

Ankaŭ lia filo Eagle-Eye Cherry kaj lia duonfilino Neneh Cherry laboras kiel muzikistoj kaj parte tenprenis lian frazigon en sian kantostilon.

Gravaj sonregistraĵoj

redakti
  • Complete Communion (kun Gato Barbieri, Henry Grimes, Ed Blackwell, 1965)
  • Symphony For Improvisers (kun Barbieri, Karl Berger kaj Pharoah Sanders k.a., 1966)
  • Where Is Brooklyn? (kun Pharoah Sanders, Henry Grimes, Ed Blackwell, 1966)
  • Live at Cafe Montmartre kun Barbieri, Berger, 1966)
  • Eternal Rhythm (kun Albert Mangelsdorff, Sonny Sharrock kaj Berger, 1968)
  • Mu 1+2 (duope kun Ed Blackwell, 1969)
  • Orient/Blue Lake (kun Johnny Dyani kaj Okay Temiz, 1971)
  • Organic Music (kun Maffy Falay, Bengt Berger, Naná Vasconcelos, Okay Temiz k.a., 1972)
  • Relativity Suite (kun Jazz Composer's Orchestra, 1973)
  • Brown Rice (kun Billy Higgins kaj Charlie Haden, 1975)
  • Hear and Now (kun Marcus Miller, Michael Brecker, Tony Williams k.a., 1976)
  • Codona (= Collin Walcott, Don Cherry, Naná Vasconcelos, 1978)
  • Codona 2 (1980)
  • Codona 3 (1982)
  • Home Boy/Sister Out (kun Ramuntcho Matta, Jannick Top k.a., 1985)
  • Art Deco ( kun James Clay, Charlie Haden, Billy Higgins, 1986)
  • Live at the Bracknell Jazz Festival (kun Carlos Ward, Mark Helias, Ed Blackwell, Naná Vasconcelos, 1986)
  • Multikulti ( kun Peter Apfelbaum, Carlos Ward, Bob Stewart, Ingrid Sertso, Karl Berger, Ed Blackwell, Naná Vasconcelos k.a., 1990)
  • Dona Nostra (kun Lennart Åberg, Bobo Stenson, Anders Jormin, Anders Kjellberg, Okay Temiz, 1993)

Kiel gastmuzikisto

  • Ornette Coleman Something Else (1958)
  • Ornette Coleman The Shape of Jazz to Come (1959)
  • Ornette Coleman Free Jazz: A Collective Improvisation (1960)
  • New York Eye and Ear Control kun Albert Ayler, Roswell Rudd, John Tchicai, Gary Peacock, Sunny Murray (1965)
  • Charlie Haden: Liberation Music Orchestra (1969)
  • Carla Bley: Escalator over the Hill (1971)

Literaturo

redakti
  • Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide Metzler, Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8
  • Martin Kunzler, Jazz-Lexikon Bd. 2. Reinbek 2002; ISBN 3-499-16513-9
  • Don Cherry (intervjuo) en: Christian Broecking: Ornette Coleman - Klang der Freiheit. Eldonejo Creative People Books 2010 ISBN 978-3-938763-13-1

Eksteraj ligiloj

redakti