Ebur-Borda nacia teamo de futbalo
La nacia futbalteamo de Ebur-Bordo estas la nacia elektaĵo de Ebur-Bordo (Respubliko Côte d'Ivoire) por internaciaj fulbalkonkursoj. La plej grandaj sukcesoj en internaciaj turniroj estis: Afrika Pokalo de Nacioj 1992, 4-a rango ĉe la Reĝo-Fahd-Pokalo 1992, krome kvalifikiĝo por la fina rondo de la Futbala Mondpokalo en 2006.
La matĉoj en Futbala Mondpokalo 2006:
En sia unua mondpokala matĉo la teamo malvenkis per 1:2 kontraŭ Argentino. La unuan golon por Ebur-Bordo sukcesis Didier Drogba. La dua ludo same rezultigis malvenkon, per 1:2 kontraŭ Nederlando (goliginto: Bakary Kone). Tiel la teamo de Ebur-Bordo ne plu havis ŝancon pluiri al la rondo de 16. En la lasta matĉo la teamo ludis en la stadio de Munkeno kun la same eligita teamo de Serbio kaj Montenegro, tiun matĉon venkis Ebur-Bordo per 3:2 post du penaloj kaj golo en la postmatĉado de la dua duontempo.
Ebur-Bordo | ||
---|---|---|
asocio | Fédération Ivoirienne de Football Ebur-Borda Futbal-Asocio | |
konfederacio | CAF | |
manaĝero | Sven-Göran Eriksson | |
golreĝo | Didier Drogba (44) | |
stadiono | Stade Félix Houphouët-Boigny | |
FIFA kodo | CIV | |
unua matĉo | Ebur-Bordo 3-2 Benino 1960 | |
plej granda gajno | Ebur-Bordo 6-0 Malio 1985 | |
plej granda perdo | Ebur-Bordo 2-6 Ganao 1971 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 2006) | |
plej bona rezulto | Grupo C 2006 | |
Afrika Pokalo de Nacioj | ||
aperoj | 15 (unua en 1965) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1992 | |
Famaj ludistoj
redakti- Didier Drogba ( FC Chelsea)
- Emmanuel Eboué ( FC Arsenal)
- Kolo Touré ( FC Arsenal)
- Guy Demel ( Hamburger SV)
- Bonaventure Kalou ( Paris St. Germain)
Partopreno en Futbalaj Mondpokaloj
redakti1930 en Urugvajo | ne partoprenis |
1934 en Italio | ne partoprenis |
1938 en Francio | ne partoprenis |
1950 en Brazilo | ne partoprenis |
1954 en Svisio | ne partoprenis |
1958 en Svedio | ne partoprenis |
1962 en Ĉilio | ne partoprenis |
1966 en Anglio | ne partoprenis |
1970 en Meksiko | ne partoprenis |
1974 en Germanio | ne kvalifikiĝis |
1978 en Argentino | ne kvalifikiĝis |
1982 en Hispanio | ne partoprenis |
1986 en Meksiko | ne kvalifikiĝis |
1990 en Italio | ne kvalifikiĝis |
1994 en Usono | ne kvalifikiĝis |
1998 en Francio | ne kvalifikiĝis |
2002 en Sud-Koreio/Japanio | ne kvalifikiĝis |
2006 en Germanio | prarondo |
2010 en Sudafriko | prarondo |
2014 en Brazilo | |
2018 en Rusio | |
2022 en Kataro |
Partopreno en la Afrika Pokalo de Nacioj
redakti
|