Édouard Daladier
franca politikisto, ĉefministro kaj historiisto
(Alidirektita el Edouard Daladier)
Édouard DALADIER (naskiĝis la 18-an de junio 1884 en Carpentras, Francio, mortis la 10-an de oktobro 1970 en Parizo) estis franca politikisto, ĉefministro kaj historiisto. Li reprezentis Francion en Munkena interkonsento. En la jaro 1940 li estis forigita el la franca politiko. Ekde la jaro 1943 ĝis la liberigo fare de aliancanoj li estis arestata interalie en la Koncentrejo Dachau. Post la milito li denove aktivis en la politika vivo, li estis membro de Nacia Asembleo en la jaroj 1945 - 1958.