Egon Kemény
Egon Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Egon estis hungara komponisto, instrumentadisto. Li estis daŭriganto de simfoniaj melodioj en Hungario, tiu branĉo ligiĝas al George Gershwin.
Egon Kemény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1905 en Vieno |
Morto | 23-an de junio 1969 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 617 ("C")-267 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Egon Kemény [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1905 en Vieno, li mortis la 23-an de julio 1969 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEgon Kemény naskiĝis en Vieno ĉar lia patro tie estis kirurgo. La juna Egon estis edukita unue en Vieno (li interesiĝis pri muziko jam en aĝo 5), poste li frekventis muziklernejon en Košice, fine li maturiĝis en Miskolc. Inter 1923-1925 li studis en Universitato de Vieno, samtempe en Muzikarta Altlernejo. Lia muzika majstro estis Franz Schmidt (komponisto). En 1926 li estis helpekzercisto en Operetoteatro (Budapeŝto) en la sekva jaro lia tiutempa melodio estis granda ŝlagro. En 1928 li ricevis dirigentan statuson. Inter 1930 kaj 1933 li vivis en Berlino, li kunlaboris kun Pál Ábrahám, poste li vivis en Budapeŝto ĝismorte. Ekde 1934 liaj komponaĵoj ofte estis aŭdeblaj en Hungara Radio, eĉ en 1946 li redaktis programon, krome ofte dirigentis. Li ricevis premiojn en 1953 kaj 1955.
Elektitaj komponaĵoj
redaktiLiaj filmaj laboroj
redakti- Rákóczi induló (muzika gvidanto, 1933)
- Fűszer és csemege (komponisto, 1940)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva memorpaĝo Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- aŭdebla muziko de Kemény