Elsendomasto
Elsendomasto estas plej ofte per stajoj streĉita konstruaĵo el ĵaluzia aŭ ŝtala tubo kun sama transversa sekco de la kompleta alteco.[1] Ĝi portas antenojn por elsendado. Eblas ankaŭ ke la masto rekte havas la taskon elsendi per antenoj.
Problemoj de konstruo
redaktiKompare al elsendoturoj el ŝtalo aŭ betono elsendomastoj estas pli malmultekoste konstrueblaj. Ili balanciĝas en vento ofte pli libere ol starantaj konstruaĵoj de sama alteco. Pro staja fundamento tiaj konstruaĵoj havas pli grandan bezonon je areo.
Problemo de elsendomastoj estas la ventokaŭzita svingado. Tiu estas precipe granda en ŝtaltubaj mastoj. Oni povas redukti la svingadon enkonstruante cilindrajn svingodampilojn.
Ekzistas konstrukaĵoj, kiuj ekzistas el libere staranta turo (plej ofte el ŝtalbetono) sur kies pinto estas munita al la tero fiksita elsendomasto. La plej fama el tiuj konstruaĵo estas la Gerbrandytoren en Lopik (Nederlando). Pliaj turoj de tiuj konstruspecoj staras apud Smilde (Nederlando) kaj ĝis 2009 en Waldenburg (Virtembergio).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Kleine Enzyklopädie Technik. Bibliographisches Institut, Leipzig 1981, S. 534.