Evangeliaro
Evangeliaro estas liturgia libro de la kristanaj eklezioj en kiu estas kolektitaj la kvar Kanonaj Evangelioj.
Ekzistas ankaŭ kolektaĵoj de evangeliaj eroj legitaj dum la Meso en la diversaj periodoj de la jaro: temas pri evangelistaroj, tre disvastiĝintaj dum mezepoko kiuj ofte estas konfuzitaj kun evangeliaroj. Reale la malsameco tuj aperas se oni ekzamenas la tekstojn kiuj en la evangelistaroj kutime komenciĝas per la formulo tiutempe ("In illo tempore" kiam temas pri latinlingvo).
La unuaj evangeliaroj estis kompilitaj ĉirkaŭ la 7-a jarcento. Multaj el ili, beligitaj per bildoj kaj per miniaturoj kaj riĉaj bindaĵoj, konstituas aŭtentajn bibliografiajn trezorojn.
Iuj evangeliaroj aparte gravaj
redakti- Du Evangeliaroj Grekaj de la 11-a jarcento
- Evangeliaro de Teodolinda (603)
- Evangeliaro de Durrow (680 ĉirkaŭ)
- Evangeliaro de Durham (ms. A. II. 17), fino de la 7a jarcento
- Libro de Lichfield (komenco de 7-a jarcento)
- Evangeliaro de Lindisfarne (antaŭ ol 721)
- Evangeliaro de Treviro (740 ĉirkaŭ.)
- Evangeliaro Gundoino (754)
- Evangeliaro de Ada (785-800)
- Evangeliaro de la Kronado (793 ĉirkaŭ)
- Evangeliaro de Echternach (8-a jarcento)
- Evangeliaro longum (894)
- Evangeliaro de Xanten
- Evangeliaro de Henriko la Leono (1173 - 1175)
Sed evangeliaroj arte aranĝitaj troviĝas ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj