Franz Xaver von Wegele
Franz Xaver WEGELE (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1823 en Landsberg am Lech, mortinta la 16-an de oktobro 1897 en Würzburg) estis germana historiisto.
Post studoj en Munkeno kaj Heidelberg li habilitiĝis en Jena; en 1851 li iĝis samloke profesoro. Lia dua profesoreco ekis en 1857 en Würzburg. En 1858 li ekmembris ĉe Historia Komisiono (Munkene), je kies komisio li eldonis, kun Rochus von Liliencron la biografiaron »Allgemeine deutsche Biographie« (Leipzig 1875 ss.).
Verkis li: »Karl August, Großherzog von Sachsen-Weimar« (Weimar 1850); »Dante Allghieres Leben und Werke« (Jena 1852); »Monumenta Eberacensia« (Nördlingen 1863); »Zur Literatur und Kritik der fränkischen Nekrologien« (Nördlingen 1864); »Friedrich der Freidige, Markgraf von Meißen« (Nördlingen 1870); »Goethe als Historiker« (Würzburg 1876); »Graf Otto von Henneberg-Botenlauben und sein Geschlecht« (Würzburg 1875); »Geschichte der Universität Würzburg« (Würzburg 1882); »Geschichte der deutschen Historiographie« (München 1885); »Johannes Aventin« (Bamb. 1890).
De la serio »Thüringischen Geschichtsquellen« eldonis li la du unajn volumojn: rilate al la analoj de Reinhardsbrunn kaj al la kroniko de Nikolaus von Siegen (Jena 1854–55). Kolekton de lia skribaĵoj »Gesammelte Vorträge und Abhandlungen« prezentis Richard Du Moulin-Eckart (Leipzig 1898). Estis li kunfondinto de Societo pri Turingia Historio.
Fonto
redakti"Wegele" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 457