Gagra
Gagra (kartvele გაგრა) estas ĉemara urbeto en Abĥazio, fondita en antikveco de grekaj koloniistoj. Antaŭ la milito, okazinta ĉi tie en komenco de la 1990-aj, en la urbo loĝis 26 636 personoj (datumoj de 1989). Signifa parto de la loĝantaro (ĉefe etnaj kartveloj) devis forlasi la urbon, rifuĝinte al Kartvelio, Rusio kaj aliaj lokoj.
Gagra | |
kartvele გაგრა, abĥaze Гагра, ruse Гагра | |
urbo | |
Gagra, vido de Nigra Maro
| |
|
|
Oficiala nomo: გაგრა | |
Lando | Kartvelio |
---|---|
Respubliko | Abĥazio |
Distrikto | Distrikto Gagra |
Historiaj regionoj | Rusa Imperio, Kartvela reĝlando, Kartvela SSR |
Montaro | Kaŭkazo |
Maro | Nigra Maro |
Situo | Gagra |
- koordinatoj | 43° 20′ 00″ N 40° 13′ 00″ O / 43.33333 °N, 40.21667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 15 700 (2008) |
Unua mencio | 6-a jarcento a.K. |
Horzono | UTC (UTC+3) |
- somera tempo | UTC (UTC+4) |
Poŝtkodo | |
Telefona antaŭkodo | +7 840 23xxxxx |
Aŭtokodoj | ABH |
Situo enkadre de Kartvelio
| |
Vikimedia Komunejo: Gagra | |
Retpaĝo: gagra-city.com | |
Turismo
redaktiLa urbeto estis tre populara ripoz-loko en Sovet-Unio, multaj turistoj daŭre venadas al la urbo por ripozi ĉe la Nigra maro malgraŭ la malstabila statuso de Abĥazio. Turistojn el Rusio kaj aliaj nordaj landoj logas al Gagra ekzotikaj kreskaĵoj, relative malaltaj prezoj, varma maro kaj bela montaro.
La plaĝoj en Gagra estas gruzaj kaj sablaj (kun relative grandaj sableroj-ŝtonetoj).
Klimato
redaktiLa klimato en Gagra estas subtropika.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://gagra.narod.ru
- http://gagra.iatp.org.ge/index-eng.htm Arkivigite je 2004-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.azur.ru/gagra/index.php
- http://www.abkhazeti.ru/pages/3/205.html Arkivigite je 2006-02-14 per la retarkivo Wayback Machine