Gelugo
la ĉefa skolo de la tibeta budhismo
(Alidirektita el Gelugpao)
Gelugo (el la tibeta དགེ་ལུགས་པ་, ankaŭ ortografiita Gelug, Geluk, Gelukpa aŭ Gelugpa) estas skolo de tibeta budhismo fondita de Tsongkapao (1357-1419), kiu estis grava filozofo kaj religia gvidanto. Nuntempe, la skolo estas la plej fama kaj influhava religie kiel politike. La Dalai-lamao kaj la Panĉen-lamao estas la du ĉefaj gvidantoj de la movado. La gelugpao distingiĝas de la aliaj skoloj per multaj trajtoj, sed interalie ĝi estas sufiĉe strikta sekto.