Genro (biologio)
Ĉi tiu artikolo temas pri vivoscienca genro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Genro.
Genro, aŭ speciaro, estas grado de la biologia klasado, kiu arigas similajn speciojn. Ĝi estas la unua vorto de la scienca nomo. Ekzemple, la du specioj Falco tinunculus kaj Falco peregrinus estas ambaŭ el la genro Falco.
Duvortaj nomoj
redaktiEn dunoma nomsistemo de biologio, la nomo de vivuloj estas komponata de du partoj: la genra nomo (ĉiam kun grandletero) kaj la specia nomo (ĉiam un malgrandletero). Ekzemplo estas Homo sapiens, (esperante "homo saĝa"), la nomo por la homa specio kiu estas parto de la genro Homo.
Tipo
redaktiTipa genro estas la genro uzata por difini taksonomian grupon pli altrangan, kiel familio aŭ ordo. El tiu genro oni difinas la tipan specion kaj oni faras la priskribon kaj karakterizadon de la grupo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (fr)Arbre de la vie Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr)Treebase Arkivigite je 2003-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr)Projet Tree of Life
- (fr)Méthodes de Classification Phylogénétique[rompita ligilo]
- TermExtractor Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (en) A FREE tool for Terminology Extraction - a very useful starting point for Taxonomy/Ontology_(computer_science)|Ontology construnction.