Herseo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Herseo. |
Herseo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Herseo | |
Natura satelito de Jupitero (L) | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero L[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 J 17 |
Nomita laŭ | Herse vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Bert J. Gladman John J. Kavelaars Jean-Marc Petit L. Allen[1] |
Dato de malkovro | 27-a de februaro 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 510 605 km |
Discentreco | 0,18687 |
Klinangulo | 163,74° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 689,98 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2 km (averaĝe)[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,4[2] |
Malkovro
redaktiĜin malkovris Bert J. Gladman kaj lia teamo de la Universitato de Brita Kolumbio, post observoj de bildoj faritaj per la kanada-franca-havaja teleskopo de Mauna Kea inter la 8-an de februaro 2002 kaj la 3-a de aprilo 2002.
Ili anoncis la 11-an de aprilo 2003 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 17 (deksepa jupitera luno de 2003).
Nomo
redaktiLa 11-an de novembro 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU [4], la nomon Herseo[5], (greke: Έρση), amatino de Hermeso en la helena mitologio.
Orbito
redaktiHerseo estus eble ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Ĉar ĝiaj orbitaj elementoj nun estas malbone konataj, tiu aneco estas necerta.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Herseo estas notata sub S/2003 J 17 (angle)
- ↑ IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2 (angle)
- ↑ Recently Discovered Natural Satellites and Rings of Major and Minor Planets, Ne ankoraŭ publikigata informletero IAUC 9094 de la 11-a de novembro 2009 (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Herse, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (kio ne eblas en esperanto)
Eksteraj ligiloj
redakti- pole S/2003 J17, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle S/2003 J17 (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")