Historio de la lingvo Esperanto (Privat)
Historio de la Lingvo Esperanto, verkita de Edmond Privat, apartenas al la unuaj provoj priskribi la historion de Esperanto.
Historio de la Lingvo Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Edmond Privat | |
Eldonjaro | 1912 | |
Urbo | Ĝenevo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 62 | |
Enhavo
redaktiLa unua volumo el 1912 (je la 25-jara jubileo de Esperanto) kovras la evoluon ĝis 1900. Konsekvence al la ideo, ke Esperanto estas la pluevoluiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, li komencas la prezenton per tiu lingvofamilio. Tamen ja la movadaj elementoj superregis la volumon.
Kiam Privat publikigis la duan volumon, en 1927, li estis jam prezidanto de UEA kaj intertempe fariĝis doktoro pri historio (1918). Li provas eviti salti de kongreso al kongreso, sed iom kunligas laŭ temoj. Estis problemo ke li devis priskribi epokon en kiu li mem jam rolis en la internacia movado.
La stilo de la verko estas flua kaj bona, sed oni rimarkas la grandan entuziasmon de la aŭtoro por sia objekto, Esperanto.
La du volumoj:
- Historio de la lingvo Esperanto. 1887-1900, UEA Ĝenevo 1912, 8+54 paĝoj, 16*11 cm (dua eldono , Hirt Leipzig 1923, 74 p., 19*13 cm)
- Historio de la lingvo Esperanto. Dua parto 1900-1927, Hirt Leipzig 1927, 199 p., 19*13 cm
I. parto: Deveno kaj komenco, 1887-1900. 1912, dua eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado, 1900-27, 1927, 199 p.
La ĉapitro: "Esperanto dum la milito" estas represita laŭvorte en la Enciklopedio de Esperanto.
Recenzoj
redakti
|
|
Bildaro
redakti-
La unua paĝo de la eldono de la jaro 1982
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Enciklopedio de Esperanto/H en sia originala formo en la Interreto
- Historio de la Lingvo Esperanto ĉe libroservo de UEA
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- informo pri la ĉina traduko