Insulo Ischia
Insulo Ischia (elparolu: "Iskja"; esperanta nomo: Iskio?) estas la plej granda el la insuloj apud Napolo en Italio.
Insulo Ischia | ||
---|---|---|
Insulo Ischia vidata el oriento | ||
vulkaninsulo | ||
Akvejo | Tirena Maro | |
Insularo | Insuloj Flegreaj | |
Geografia situo | 40° 43′ 12″ N, 13° 54′ 38″ O (mapo)40.7213.910555555556788Koordinatoj: 40° 43′ 12″ N, 13° 54′ 38″ O (mapo) | |
Longo | 10 km | |
Larĝo | 7 km | |
Areo | 46 km² | |
Plej alta loko | Monto Epomeo 788 m | |
Loĝantaro | 62 733 (2010) 1 364 loĝ./km² | |
Satelita foto de la Golfo de Napolo; Ischia estas la plej okcidenta insulo | ||
La origino de la insulo dependas de la vulkano Epomeo, kies lasta erupcio okazis en 1301. Hodiaŭ ĉeestas en pluraj lokoj varmaj fontoj, uzitaj por kuracado jam de la antikvaj Romianoj kaj Grekoj.
Homoj ekloĝis en la insulo jam en la prahistorio. La Grekoj fondis en ĝi la urbon Pithekoussai, verŝajne ĉirkaŭ 770 a.K. Iskion poste okupis la Romianoj kaj, ekde tiam, ĝia historio koincidas kun la historio de Napolo, krom dum kelkaj jardekoj en la 15a jarcento.
Hodiaŭ la insulo estas dense loĝata kaj enhavas multajn urbetojn. La plej gravaj estas Ischia, urbeto kun la sama nomo de la tuta insulo, kies haveno estas kreita en kratero invadita de la maro; Casamicciola, kiu estis la epicentro de terura tertremo en 1883; Forio, apud la loko de la antikva Pithekoussai; kaj Barano, en la suda parto.