Ĝermolisto de ĉinaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Ivan Ho)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


Eĉeno S. Cian estis esperantisto en Ĉinio dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

 
 Vortareto Esperanto-Ĥina kies elementoj estas klasitaj laŭ la senco. 
— Belga esperantisto n178 (dec 1929)

Han Zhuwu (naskiĝinta en 1942) estas ĉina esperantisto,nun loĝas en Tianjin.

HANG Jun (1943-2003) estis redaktorino de Esperanto-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (1972- 2003), volontulo en la Centra Oficejo de UEA (1989), mortis la 25-an de junio.

Ivan Ho (mortis en la aĝo de 89 jaroj la 9-an de marto 2003) estis ĉina esperantisto, kiu sin okupis pri korespondado de la revuo El Popola Ĉinio dum deko da jaroj.

Hou Chio (mortis la 23 de majo 1944) estis ĉina esperantisto. Antaŭ la falo de Singapuro, li tion antaŭvidis, kaj rifuĝis al Sumatro, vivante kiel terkultivisto. Sed fine la Japanoj lin trovis, kaj (16 Marto 1944) lin arestis. Post longa turmentado li mortis en Sumatra karcero. Por lia memoro, en 1945 oni fondis la lernejon Hou Chio en Singapuro, sub la gvido de S-roj Ĉen Jek Ŝu, Uan Ŝu Jan, k.a. Inter ĝiaj celoj estas la propagando kaj instruo de Esperanto[1].

Iĉio Sun estis ĉina esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko:

 
 Alvoko al Tutmonda virinaro por enkonduki Mond-Registaron de Virinoj, ĉar estas el vira regado, ke devenas la milito. Tio estas ebla, sed la kunekzistado de vira regado kaj milito ne pruvas necese, ke unu kaŭzas la alian. La speco de la argumentoj iom inspiras al ni suspekton pri la sukceso de la proponita sistemo, Se la aŭtoro pretendas ke « tre malofte batalas du virinseksuloj unu la alian » li eble prave parolas pri orientaj faktoj, kie verŝajne virinoj estas perfektaj estaĵoj, sed certe ne pri eŭropaj, kie popolaĉaj virinoj batalas mane kaj edukitaj virinoj lange aŭ intrige, dum inter viroj ekzistas pli multe da kamaradeco kaj lojala konkurado. Se krom tiu malforta argumentado, ni aŭdas ke estas necese enkonduki liberan amon kun rajto de la virinoj elekti la preferaton, ni povas konjekti kian belan ĥaoson alkondukus la Mond-Registaro de Virinoj. Lingvo korektinda sed tamen bona penado estas farita por komuniki orientajn ideojn al cetera mondo. 
— Belga esperantisto n187 (jul-aug 1931)


Liu Hongkang, ankaŭ literumita Liŭ Hung-Kang',' estis ĉina esperantisto dum la mezo de 20a jarcento.

Traduko

 
 76 desegnitaj bildoj kun mallonga subteksto. Verŝajne destinita al infanoj por malamigi ilin la riĉulojn. Estas por ni Okcidentanoj ĉiam tre malfacile por juĝi orientan arton. Ĝi estas tre simpla rakonto pri infano, kiu volas iri al la lernejo, estas tie fitraktata de riĉula knabo kaj kiu fine devas ĉesi studojn kaj servuti. Li tamen kunprenas librojn. Tre verŝajne similaj aferoj okazis tre ofte. La rakonto estas en si mem korprema, sed mi ne trovis en ĝi ian artan literaturaĵon. M. M. 
— Belga esperantisto n363 (jul-aug 1959)
 
 Ĝi estas 76 tutpaĝaj bildoj kun teksto en bona Esperanto pri la kortuŝa vivo de malriĉa knabo, kiu deziregis viziti lernejon, sed ne povis, ĉar li devis labori unue kiel ligno kolektisto por siaj gepatroj, post kiel porkgardisto por riĉa bienulo. Tiu knabe estis la Aŭtoro mem. La libreto estas parto de lia aŭtobiografio. Nur kiam li jam estis 20 jaraĝa soldato, en la lernejo de la armeo li povis lerni legi kaj skribi. Nun lia revo efektiviĝis: li lernas en la Popola Universitato de Pekino kaj havas elstaran verkistan talenton.

La libro estas preparita por infanoj, sed ankaŭ al ĉiuj eksinfanoj ĝi tre plaĉas.

Niaj bravaj ĉinaj samideanoj eldonas nun bonegan revuon kaj rimarkindajn librojn. 
— Brazila Esperantisto 1960_n558-561_sep-dec

Liu Ren (naskiĝdato nekonata, mortis la 22-an de aprilo 1947) estis ĉina esperantisto, la edzo de Verda Majo.

Ru Shan estis ĉina esperantisto en Ĉengduo dum la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

Tang Xun-an (naskiĝis en 1911, mortis la 30-an de januaro 1988 en Pekino) estis ĉina esperantisto de post 1928, li faris multon por antaŭenigi la pekinan movadon dum duona jarcento.

Uzmee (Ujima), estis kuracistino kaj aktiva esperantistino en Huhe Haote, Interna Mongolio, Ĉinio.

YANG Zongkun (Jariĉ, 1937-1999), instruisto, mentoro de junaj e-istoj, forpasis la 3-an de septembro en Wuhan (Ĉinio). Individua membro de UEA ekde 1970, li estis unu el la tre malmultaj ĉinaj UEA-membroj en tiu tempo.

YAO Xueyin, 89-jara ĉina verkisto, mortis la 29-an de aprilo. De 1981 membro de la societo "Amikoj de Esperanto" (kuniganta prestiĝajn subtenantojn kiel la verkistoj Bakin kaj Ĵelezo), li eklernis la Internacian Lingvon en 1935 kaj verkis en 1937 la artikolon "Esperanto ne estas fremdlingvo".

ZHOU Yinqiao (1906 - 1991) - mortis la 18-an de novembro 1991) estis honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo.

Referencoj

redakti
  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 503-504 mar-apr. 1947