Ivan Koĵedub
Ivan Nikitoviĉ KOĴEDUB (ruse Иван Никитович Кожедуб; 8-an de junio 1920 — 8-an de aŭgusto 1991) — fama sovetia flug-aso de la Dua Mondmilito, trifoje heroo de Sovetunio (04.02.1944[1], 18.08.1944, 19.08.1944). Marŝalo de aerarmeo (1985).
Ivan Koĵedub | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1920 en Obraĵijivka |
Morto | 8-an de aŭgusto 1991 (71-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Milita akademio J. A. Gagarin (–1949) Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio (–1956) |
Okupo | |
Okupo | militpiloto militisto politikisto |
Biografio
redaktiIvan Koĵedub naskiĝis la 8-an de junio 1920 (laŭ aliaj fontoj li naskiĝis la 6-an de julio 1922 kaj ŝanĝis la daton en siaj dokumentoj por pli frue komenci studi) en Ukrainio en la vilaĝo Obraĵievka de la Sumia provinco en kamparana familio. Li komencis okuopiĝi pri aviado en la aviadklubo de la najbara urbeto Ŝostka. Ekde 1940 - en la Ruĝa armeo. En 1941 li finis Ĉuhujivan aviadlernejon, en kiu li komencis militservi kiel instruisto.
Post komenco de la milito la aviadlernejo estis evakuita en Mez-Azion. En novembro 1942, post multaj peticioj, Koĵedub estis direktita en aviadan regimenton, formiĝantan en Ivanovo. En marto 1943 la regimento trafis la fronton.
La unua aerbatalo estis tre malsukcesa por li. Lia La-5 estis grave damaĝita de Me-109 kaj revenante li estis pafita de la sovetiaj kontraŭaviadilaj artileristoj, la aviadilon trafis 2 obusoj. Malgraŭ ke li sukcesis alterigi la aviadilon, ĝi estis neripaebla kaj tial Koĵedub iom da tempo poste preskaŭ ne flugis. Nur dum la 40-a flugo jam estante vic-skadrestro la 6-an de julio 1943 Koĵedub faligis sian unuan germanan aviadilon Ju-87 en la Kurska Batalo. La sekvan tagon li faligis la duan, kaj la 9-an de julio li faligis 2 ĉasaviadilojn Me-109. La unuan titolon heroo de Sovetunio Koĵedub ricevis la 4-an de februaro 1944 pro 146 flugoj kaj 20 faligitaj malamikaj aviadiloj.
Ekde majo 1944 Ivan Koĵedub militis je La-5 (numero 14), konstruita je mono de kolĥozano abelbredisto V. Konev. En aŭgusto 1944 li estis promociita al vic-regimentestro kaj komencis militi je nova aviadilo La-7. La duan oran stelon Koĵedub ricevis la 19-an de aŭgusto 1944 pro 256 flugoj kaj 48 faligitaj aviadiloj.
La 15-an de februaro 1945 Koĵedub faligis Me-262. Tio estis la unua en la historio venko de helica aviadilo super jeto.
Fine de la milito majoro Ivan Koĵedub plenumis 330 flugojn, en 120 aerbataloj faligis 62 malamikajn aviadilojn. Dum la tuta milito lia aviadilo neniun fojon estis faligita. La trian oran stelon Koĵedub ricevis la 18-an de aŭgusto 1945 pro la alta fluga sperto, persona kuraĝo.
Dum la milito li faligis ankaŭ 2 P-51 Mustang, kiuj atakis lin pro eraro.
Post la milito Koĵedub plu servis en aerarmeo. Dum la korea milito li komandis divizion. Li ricevis ordonon de Stalin ne partopreni aerbatalojn, kaj komandis la batalojn el sia aviadilo en aero flanke de la bataloj. Dum jaro, la pilotoj de lia divizio faligis 216 malamikajn aviadilojn, perdinte 27 aviadilojn kaj 9 homojn (laŭ aliaj fontoj ili faligis 215 aviadilojn, perdinte 52 aviadilojn kaj 10 homojn).
En 1985 li ricevis la rangon «marŝalo de aerarmeo».
Ivan Koĵedub mortis la 8-an de aŭgusto 1991 en Moskvo. Bronza busto estis instalita en la vilaĝo Obraĵievka, kie li naskiĝis. Lia aviadilo estas ekponata en la muzeo de aerameo en Monino.
Ivan Koĵedub estis premiita per 3 oraj steloj de heroo de Sovetunio, 2 ordenoj de Lenin, 7 ordenoj de la Ruĝa Standardo, ordeno de Aleksandr Nevskij, ordeno de la patriota milito de la 1-a grado, 2 ordenoj de la ruĝa stelo, ordeno «Pro la servo al la patrujo en la armeo de Sovetunio» de la 3-a grado. Li estas honora ano de la urboj Belci, Ĉuhujivo, Kalugo, Kupjansk, Sumio.
Referencoj
redakti- ↑ Указ Президиума Верховного Совета СССР «О присвоении звания Героя Советского Союза офицерскому составу военно-воздушных сил Красной Армии» от 4 февраля 1944 года // Ведомости Верховного Совета Союза Советских Социалистических Республик : газета. — 1944. — 17 февраля (№ 10 (270)). — С. 1