José Luis Rodríguez Zapatero

hispana politikisto

José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1960 en Valladolid) estas hispana politikisto, kaj antaŭa ĉefministro de Hispanio, de marto 2004 ĝis decembro 2011.

José Luis Rodríguez Zapatero
Persona informo
José Luis Rodríguez Zapatero
Naskonomo José Luis Rodríguez Zapatero
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1960
en Valladolid
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Leono
Partio PSOE
Subskribo José Luis Rodríguez Zapatero
Familio
Edz(in)o Sonsoles Espinosa
Parencoj Juan Rodríguez Lozano (en) Traduki (avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
Aktiva en Madrido vd

77a Prezidanto de la Registaro de Hispanio
5a post Konstitucio de 1978
Dum 12-a de aprilo 200421-a de decembro 2011
Antaŭulo José María Aznar
Sekvanto Mariano Rajoy
Ĝenerala Sekretario de PSOE
Dum 22-a de julio 2000
Antaŭulo Joaquín Almunia
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NOTO: Li estas pli konata per la nomo Zapatero, sed oni devas averti ke tiu estas lia dua familia nomo; vidu artikolon Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj.

Rodríguez Zapatero de infanaĝo loĝis en Leono. Li estas advokato.

Politika kariero

redakti

Jam de tre juna li aniĝis al la Hispana Socialista Partio, parte sub la influo de la etika ekzemplo de sia avo, kapitano ekzekutita de la frankistaj trupoj dum la hispana enlanda milito.

Li estis unuafoje elektita deputito en junio 1986, kaj estis de tiam parlamentano seninterrompe.

En 1988 li estis elektita ĝenerala sekretario de sia partio en Leono, kaj komencis sian karieron ene de la partio, en kiu li baldaŭ fariĝis konata, kvankam oni apenaŭ rimarkis lin en la ĝenerala hispana politiko.

En la jaro 2000, post la malvenko de la Socialista Partio en la ĝeneralaj balotoj, demisias la tiama ĝenerala sekretario, Joaquín Almunia. Zapatero gvidas internan grupon de malmulte konataj deputitoj, kiuj petas gravan renovigon, kaj tre surprize venkas en la internaj balotoj kaj fariĝas ĝenerala sekretario, kaj kandidato or la sekvantaj balotoj.

Li gvidas la opozicion al la tiam reganta Popola Partio de José María Aznar. Li estis akuzita fari opozicion mildan kaj pakteman, kio ne ekskludis momentojn de pli granda konfrontiĝo.

La novaj ĝeneralaj balotoj okazis dum la 14-a de marto 2004. Tri tagojn antaŭe okazis teroristaj atencoj en Madrido, kaŭzantaj preskaŭ 200 mortintojn. La granda ŝoko favoris la ŝanĝon de registaro, kaj Zapatero venkis kun relativa plimulto.

Post la kreado de koalicio kun minoritataj partioj, Zapatero estis elektita prezidento de la registaro de Hispanio je la 12-a de aprilo de 2004.

En junio de 2004 li estis reelektita ĝenerala sekretario de sia partio.

Lia politiko estas karakterizita de pli dialogema karaktero, plej frapa post la iom akra sinteno de lia antaŭulo. Li prenis mezurojn liberalajn en la socia sfero, kaj apenaŭ modifitaj en la ekonomia. Li ankaŭ montris pli da komprenemo al la naciistaj postuloj de la hispanaj regionoj, pleje de Katalunio. Li montris krome malpli da apogo de la Usona registaro, kiel evidentigis la plenumo de lia unua promeso, la forigo de la hispanaj trupoj el Irako, tuj post lia enpostenigo.

En februaro 2008 oni celebras novajn balotojn, kaj lia partio akiras denove relativan plimulton, kun ioma kresko en la nombro de deputitoj en la Kongreso. Zapatero estas reelektita ĉefministro.

Forta ekonomia krizo, kaj malrapida reago al ĝi, erodas lian popularecon tre rapide en la sekvaj jaroj. Zapatero kunvokas novajn elektojn por novembro 2011 kaj anoncas ke li ne partoprenos en ili. En la balotoj venkas la prezidanto de la Popola Partio, Mariano Rajoy, kiu tiel fariĝas nova ĉefministro.

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti