Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Jozefo la 2-a estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1780 – 1790). Jozefo la 2-a naskiĝis la 13-an de marto 1741. Liaj gepatroj estis la imperiestro romia Francisko la 1-a Stefano kaj Maria Teresia de Habsburgo, i.a. reĝino de Bohemio kaj Hungario.
La multaj titoloj de Jozefo la 2-a laŭ la Habsburga tradicio estis "imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto de Bohemio, reĝo germana, lombardia kaj apostola reĝo de Hungario, Kroatio kaj Slovenio, arkiduko de Aŭstrio, grandduko de Toskanio, ĉeĥa plej supera vicgrafo, duko de Stirio, Karintio, Krajno, Luksemburgio, Limburgo, Brabanto, Silezio, Milano, Mantuo-Goricio, margrafo de Moravio kaj sinjoro en Burgau, Bresgau kaj Sungdau, grafo de Tirolo, Goricio, Istrio, Flandrio kaj Henegovio.
Jozefo parolis germane, latine, france, itale kaj hispane.
La 21-an de septembro 1741 li ĉeestis kun sia patrino antaŭ hungara koncilio. De 1741 ĝis 1760 li estis edukata en la viena kortego. En 1760 li edziĝis al Isabela Parma, filino de la parma duko Filipo. En 1762 la filino Maria Teresia estis naskita, kiu mortis okjara.
En 1763 li komencis konstrui la fortreson Josefstadt (hodiaŭ Josefov).
La 22-an de novembro de 1763 naskiĝis la filino Kristina (ŝi mortis la saman tagon).
- la 27-an de novembro de 1763 Isabela mortis sekve de malfacila nasko kaj pro kontaĝo de variolo.
- marto de 1764 li estis elektita kiel romgermana reĝo.
- la 3-an de aprilo de 1764 kronado kiel la romgermana reĝo. Francisko la 1-a lasis ĉiokaze produkti kopiaĵojn de imperiestraj juveloj, kiujn li mem havis sur la kapo, se li kiel imperiestro akompanis la filon.
- 1765 post la morto de sia patro li fariĝis kunreganto de la patrino kaj imperiestro.
- 1765 Maria Teresia devigis la filon, ke li edziĝu al Jozefino Bavora, filino de imperiestro Karolo la 7-a. Jozefo, kiu neniam rekonsciiĝis pro perdo de sia unua edzino, ne amis Jozefinon kaj li ne interrilatis kun ŝi.
- 1767 imperiestrino Jozefino mortis pro variolo kaj Jozefo strikte rifuzis pluajn proponojn al nupto.
- 1769 Jozefo vizitis la papon en Romo postulante de li, ke li nuligu la jezuitan ordenon.
- 1770 li renkontiĝis kun la prusa reĝo kaj brandenburga princo-elektisto Frederiko la 2-a de Prusio dum soldatmanovroj. Ĉi tie estis ankaŭ interkonsentita la t.n. unua divido de Pollando.
- 1772 li interkonsentis kun la turka sultano (militanta kontraŭ Rusio), ke li devigos Rusion al paco pro dono de ia teritorio. Post konsento de la sultano li lasis mobilizi kaj Rusio cedis. Jozefo ricevis nordan parton de Moldavio – Bukovinon.
- la 5-an de aŭgusto de 1772 interkonsentita oficialaj kontraktoj pri forŝiro de limregionaj teritorioj de disfalanta pola regno. Aŭstrio ricevis sudan parton de Pollando, la t.n. reĝlandon galician-vladimiran.
- 1774 li faris vojaĝon tra la monarĥio kiel grafo el Falkenstein.
- 1777 li provis akiri Bavarion, sed pro rezisto de ceteraj germanaj princoj li devis kontentiĝi nur kun la t.n. Inna kvartalo. Legu pri bavara hered-vica milito.
- 1777 li vizitis sian fratinon Marie-Antoinette kaj ŝian edzon Ludovikon la 16-an en Parizo, por ke li admonu ilin kaj rebonigu ilian kapricoplenan vivon.
- 1780 li interkonsentis aliancon kun carino Katarino la 2-a kaj pro ŝia subteno li realigis elekton de sia frato, grandmajstro de Ordeno de germanaj kavaliroj, Maksmiliano, en princo-elektistan kurion de kolonja ĉefepiskopejo, per kio lotrinanoj proprumis du princo-elektistajn voĉojn.
- 1760-1780 La jozefa teritoria registrado: la unua tutlanda projekto pri mapa registrado de la habsburga teritorio.
- la 10-an de oktobro de 1780 li metis la fundamentan ŝtonon de la fortreso Theresienstadt (hodiaŭ Terezín) en Bohemio.
Post la morto de la patrino en 1780 li fariĝis reĝo de Bohemio kaj Hungario kaj samtempe li maldungis plimulton de la kortego. Jaron poste, la 1-an de novembro 1781, li nuligis per imperiestra patento servutecon en Bohemio. La 29-an de novembro de 1781 Jozefo la 2-a nuligis per aparta patento ĉiujn monaĥejojn, kiuj ne okupiĝis per socie prospera agado kiel ekzemple per instruado aŭ per zorgo pri malsanuloj.
En 1781 la imperiestro eldonis la Edikton pri toleremo. Interalie danke al tio la greka komunumo ricevis aŭtonomion kaj ĝia kapelo en Vieno — statuson de la paroĥa preĝejo Katedralo de Sankta Triunio[1].
La 22-an de februaro de 1782 papo Pio la 6-a veturis al Vieno por devigi Jozefon, ke li nuligu siajn ekleziajn reformojn, sed ne sukcesis.
- la 21-an de aprilo de 1783 en Prago estis malfermita Teatro de Nostic. Iniciato estis prezidanto de ĉeĥa gubernio grafo F. A. Nostic.
- 1783 juĝoj transiris en manojn de la ŝtato.
- la 12-an de februaro de 1784 kvar ĝis nun aŭtonomiaj pragaj urboj (Hradčany, Malgranda Kvartalo, Malnova kaj Nova Urbo de Prago) estis unuigitaj en unu administran tutaĵon.
- la 22-an de aŭgusto de 1785 Jozefo nuligis servutecon en Hungario.
- 1785 – 1789 estis prilaborita la t.n. jozefa katastro, en kies bazo estis okazonta impostigo de la tuta grundo. Sed pro rezisto de nobelaro tio ne okazis.
- 1788 la romia imperiestro Jozefo la 2-a kaj la rusa carino Katarino la 2-a komencis militon kontraŭ Turkio.
- 1788 en Nederlando eksplodis ribelo de nobelaro kaj popolo kontraŭ la reformoj de Jozefo.
- decembro de 1788 Jozefo la 2-a transdonis komandadon en la turka batalfronto al generalo Laŭdono, kiu alveturis komune kun kronprinco Francisko, kaj li mem forveturis Vienon pro sano atakita de ftizo. Pli malfrue estis venkita de aŭstriaj soldataroj Beogrado.
- la 4-an de julio de 1789 Václav Matěj Kramerius komencis eldoni la unuajn ĉeĥajn ĵurnalojn.
- la 20-an de februaro de 1790 Jozefo la 2-a subiĝis al tuberkulozo. Jozefo la 2-a vidis la ĉefan obstaklon por evoluo de la ŝtato en divido de potenco inter reganto kaj nobelaro. Liaj reformoj estis tre radikalaj, sed la tempo ankoraŭ ne estis preparita por ili.
-
Statuo de Jozefo la 2-a en Uničov (Ĉeĥio) -
blazono de Jozefo la 2-a -
Jozefo la 2-a (dekstre) kun lia frato kaj posteulo Leopold la 2-a (maldekstre)
Memoro
redaktiSur Jozefplaco en Vieno staras surĉevala statuo de la imperiestro. Ĝi estas vestita en romia togo, do aspektas kiel antikva konkeranto — la Habsburgoj nomis sin posteuloj de la romiaj imperiestroj, do Francisko la 2-a, dezirinta portreti la praulon kiu edukis lin, prenis kiel bazon statuon de Marko Aŭrelio sur Kapitolio. Ekde 1807 ĝi staras centre de la placo, de tri flankoj ĉirkaŭita de la Hofburga palaco[2].
Referencoj
redakti- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-03) La unua tago en Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09 .
- ↑ Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22 .