Johano Karlo la 1-a (Hispanio)

reĝo de Hispanio; reĝis 1975–2014
(Alidirektita el Juan Carlos la 1-a)

Johano Karlo la 1-a, hispane Juan Carlos de BORBÓN y BORBÓN [ĥŭan' karlos de borbon' i borbon'], (naskiĝis la 6-an de januaro 1938 en Romo en ekzilo) estis reĝo de Hispanio ekde 1975 ĝis 2014, filo de Juan de Borbón y Battenberg kaj nepo de reĝo Alfonso la 13-a.

Johano Karlo la 1-a
Reĝo de Hispanio
Reĝo Johano Karlo la 1-a
Reĝo Johano Karlo la 1-a
Regado 22-a de novembro 197518-a de junio 2014
Antaŭulo Francisco Franco (Diktatoro)
Sekvanto Filipo la 6-a, lia filo
Kronado 27-an de novembro 1975
Persona informo
Juan Carlos Alfonso Victor María de Borbón y Borbón Dos Sicilias
Naskonomo Juan Carlos Alfonso Víctor María de Borbón y Borbón-Dos Sicilias
Naskiĝo 5-an de januaro 1938
en Italio Romo, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Palaco de la Zarzuela vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Instituto San Isidro (en) Traduki
Villa St. Jean International School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Johano Karlo la 1-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Burbonoj
Patro Juan de Borbón y Battenberg
Patrino María de las Mercedes de Borbón-Dos Sicilias
Gefratoj Infanta Margarita, Duchess of Soria (en) Traduki, Infanta Pilar, Duchess of Badajoz (en) Traduki kaj Infante Alfonso of Spain (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sofia de Grekio (1962)
Amkunulo Marta Gayà (en) Traduki
Corinna zu Sayn-Wittgenstein (en) Traduki
Bárbara Rey Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Elena de Borbón y Grecia
Cristina de Borbón y Grecia
Felipe de Borbón y Grecia
Profesio
Okupo monarko
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li mortigis akcidente en marto de 1956 sian pli junan fraton Alfonso de Borbón en la familia domo Villa Giralda en Estoril, Portugalio.

Li edziĝis kun Sofia de Grekio (1962) kaj en 1969 estis proklamita princo de Hispanio kaj sekvanto de Francisco Franco kiel regnestro, kun titolo de reĝo. Kiam mortis Franko, la hispana parlamento proklamis Johanon Karlon la 1-an kiel reĝo. Ĉefo de la hispana reĝa familio (dinastio Burbonoj) tra la rezigno de sia patro (1978), li ratifis kaj aprobis la konstitucion de 1978. Dum la puĉo de 23-a de februaro 1981 (laŭdate nomata 23F), li sukcesis teni la armeestrojn lojalaj al demokratio.

En 2012 - ankoraŭ honorprezidanto de WWF en Hispanio - li partoprenis en ĉasado je elefanto en Bocvano, dum kio li suferis akcidenton. Tio okazigis polemikon en la tuta lando ĉar la antaŭan semajnon la reĝo estis deklarinta ke la malfacilaĵoj de junuloj hispanaj por trovi laborpostenojn sendormigis lin kaj tuj poste li foriris ĉasturismi al Afriko.

En junio 2014 Johano Karlo abdikis kaj lasis la tronon al sia filo Filipo la 6-a.

La 4-an de aŭgusto 2020 Johano Karlo la 1-a foriris al volonta ekzilo kadre de financa korupto kaj skandalo. Inter diversaj aferoj estas la ricevo de enormaj monsumoj el diversaj arabaj monarkioj kiel kompenso al akcepto de negocoj. Dum jaroj tiuj aferoj ne povis esti esploritaj pro la protekto de la reĝa familio kontraŭ juraj procesoj. Plej grava afero estas la ricevo de 188 milionoj da usonaj dolaroj el Sauda Arabio.[1]

Ordenoj kaj honorigoj

redakti
 
Johano Karlo la 1-a (Hispanio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
 
Johano Karlo la 1-a (Hispanio) estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti