Kėdainiai

urbo en Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kėdainiai (stacidomo).

Kėdainiai estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kėdainiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 23 447 loĝantoj sur areo de 19 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 234 loĝantoj/km².

Kėdainiai
urbo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Kaŭno (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Kėdainiai
Poŝtkodo 57001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 447  (2023) [+]
Loĝdenso 1 234 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 17′ N, 23° 58′ O (mapo)55.28333333333323.966666666667Koordinatoj: 55° 17′ N, 23° 58′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Kėdainiai (Litovio)
Kėdainiai (Litovio)
DEC
Situo de Kėdainiai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kėdainiai [+]
vdr

Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.

Vidindaĵoj

redakti

La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj - la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj. Interalie ankaŭ konserviĝis tri historiaj sinagogoj.

Urbopartoj

redakti

Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).

Partneraj urboj

redakti

Inter la partneraj urboj de Kėdainiai estas

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la urbodomo